Psalms 12

Kurtar beni, ya RAB, sadık kulun kalmadı, Güvenilir insanlar yok oldu.
Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
Herkes birbirine yalan söylüyor, Dalkavukluk, ikiyüzlülük ediyor.
Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.
Sustursun RAB dalkavukların ağzını, Büyüklenen dilleri.
La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,
Onlar ki, “Dilimizle kazanırız, Dudaklarımız emrimizde, Kim bize efendilik edebilir?” derler.
Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
“Şimdi kalkacağım” diyor RAB, “Çünkü mazlumlar eziliyor, Yoksullar inliyor, Özledikleri kurtuluşu vereceğim onlara.”
Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
RAB’bin sözleri pak sözlerdir; Toprak ocakta eritilmiş, Yedi kez arıtılmış gümüşe benzer.
La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
Sen onları koru, ya RAB, Bu kötü kuşaktan hep uzak tut!
Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
İnsanlar arasında alçaklık rağbet görünce, Kötüler her yanda dolaşır oldu.
Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.