Psalms 5

Al Músico principal: sobre Nehiloth: Salmo de David. ESCUCHA, oh JEHOVÁ, mis palabras; Considera la meditación mía.
Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.
Está atento á la voz de mi clamor, Rey mío y Dios mío, Porque á ti oraré.
Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio; Ĉar al Vi mi preĝas.
Oh JEHOVÁ, de mañana oirás mi voz; De mañana me presentaré á ti, y esperaré.
Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon; Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
Porque tú no eres un Dios que ame la maldad: El malo no habitará junto á ti.
Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon; Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
No estarán los insensatos delante de tus ojos: Aborreces á todos los que obran iniquidad.
Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi; Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
Destruirás á los que hablan mentira: Al hombre de sangres y de engaño abominará JEHOVÁ.
Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
Y yo en la multitud de tu misericordia entraré en tu casa: Adoraré hacia el templo de tu santidad en tu temor.
Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
Guíame, JEHOVÁ, en tu justicia á causa de mis enemigos; Endereza delante de mí tu camino.
Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
Porque no hay en su boca rectitud: Sus entrañas son pravedades; Sepulcro abierto su garganta: Con su lengua lisonjearán.
Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritas.
Desbarátalos, oh Dios; Caigan de sus consejos: Por la multitud de sus rebeliones échalos, Porque se rebelaron contra ti.
Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren, Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
Y alegrarse han todos los que en ti confían; Para siempre darán voces de júbilo, porque tú los defiendes: Y en ti se regocijarán los que aman tu nombre.
Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
Porque tú, oh JEHOVÁ, bendecirás al justo; Lo cercarás de benevolencia como con un escudo.
Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.