ao cananeu do oriente e do ocidente, ao amorreu, ao heteu, ao perizeu, ao jebuseu na região montanhosa, e ao heveu ao pé de Hermom na terra de Mizpá.
al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa.
Disse o Senhor a Josué: Não os temas, pois amanhã a esta hora eu os entregarei todos mortos diante de Israel. Os seus cavalos jarretarás, e os seus carros queimarás a fogo.
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.
E o Senhor os entregou na mão dos israelitas, que os feriram e os perseguiram até a grande Sidom, e até Misrefote-Maim, e até o vale de Mizpe ao oriente; e feriram-nos até não lhes deixar nem sequer um.
Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
Josué, pois, tomou todas as cidades desses reis, e a eles mesmos, e os passou ao fio da espada, destruindo-os totalmente, como ordenara Moisés, servo do Senhor.
Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
Mas todos os despojos dessas cidades, e o gado, tomaram-nos os filhos de Israel como presa para si; porém feriram ao fio da espada todos os homens, até os destruírem; nada deixaram do que tinha fôlego de vida.
Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
Como o Senhor ordenara a Moisés, seu servo, assim Moisés ordenou a Josué, e assim Josué o fez; não deixou de fazer coisa alguma de tudo o que o Senhor ordenara a Moisés.
Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
Assim Josué tomou toda aquela terra, a região montanhosa, todo o Negebe, e toda a terra de Gósem e a baixada, e a Arabá, e a região montanhosa de Israel com a sua baixada,
Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;
desde o monte Halaque, que sobe a Seir, até Baal-Gade, no vale do Líbano, ao pé do monte Hermom; também tomou todos os seus reis, e os feriu e os matou.
de la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
Porquanto do Senhor veio o endurecimento dos seus corações para saírem à guerra contra Israel, a fim de que fossem destruídos totalmente, e não achassem piedade alguma, mas fossem exterminados, como o Senhor tinha ordenado a Moisés.
Ĉar de la Eternulo venis la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Naquele tempo veio Josué, e exterminou os anaquins da região montanhosa de Hebrom, de Debir, de Anabe, de toda a região montanhosa de Judá, e de toda a região montanhosa de Israel; Josué os destruiu totalmente com as suas cidades.
Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
Assim Josué tomou toda esta terra conforme tudo o que o Senhor tinha dito a Moisés; e Josué a deu em herança a Israel, pelas suas divisões, segundo as suas tribos; e a terra repousou da guerra.
Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la lando trankviliĝis de milito.