Psalms 43

שפטני אלהים וריבה ריבי מגוי לא חסיד מאיש מרמה ועולה תפלטני׃
Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
כי אתה אלהי מעוזי למה זנחתני למה קדר אתהלך בלחץ אויב׃
Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min? Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
שלח אורך ואמתך המה ינחוני יביאוני אל הר קדשך ואל משכנותיך׃
Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
ואבואה אל מזבח אלהים אל אל שמחת גילי ואודך בכנור אלהים אלהי׃
Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
מה תשתוחחי נפשי ומה תהמי עלי הוחילי לאלהים כי עוד אודנו ישועת פני ואלהי׃
Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.