Psalms 123

שיר המעלות אליך נשאתי את עיני הישבי בשמים׃
Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!
הנה כעיני עבדים אל יד אדוניהם כעיני שפחה אל יד גברתה כן עינינו אל יהוה אלהינו עד שיחננו׃
Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin.
חננו יהוה חננו כי רב שבענו בוז׃
Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
רבת שבעה לה נפשנו הלעג השאננים הבוז לגאיונים׃
Tute pleniĝis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.