Lamentations 1

איכה ישבה בדד העיר רבתי עם היתה כאלמנה רבתי בגוים שרתי במדינות היתה למס׃
Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino, La princino de landoj fariĝis tributulino!
בכו תבכה בלילה ודמעתה על לחיה אין לה מנחם מכל אהביה כל רעיה בגדו בה היו לה לאיבים׃
Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj; Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj, Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.
גלתה יהודה מעני ומרב עבדה היא ישבה בגוים לא מצאה מנוח כל רדפיה השיגוה בין המצרים׃
Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
דרכי ציון אבלות מבלי באי מועד כל שעריה שוממין כהניה נאנחים בתולתיה נוגות והיא מר לה׃
La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj; Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas; Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.
היו צריה לראש איביה שלו כי יהוה הוגה על רב פשעיה עולליה הלכו שבי לפני צר׃
Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton; Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj; Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
ויצא מן בת ציון כל הדרה היו שריה כאילים לא מצאו מרעה וילכו בלא כח לפני רודף׃
Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco; Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon, Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.
זכרה ירושלם ימי עניה ומרודיה כל מחמדיה אשר היו מימי קדם בנפל עמה ביד צר ואין עוזר לה ראוה צרים שחקו על משבתה׃
En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas, La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.
חטא חטאה ירושלם על כן לנידה היתה כל מכבדיה הזילוה כי ראו ערותה גם היא נאנחה ותשב אחור׃
Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino; Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas ŝian malhonoron; Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.
טמאתה בשוליה לא זכרה אחריתה ותרד פלאים אין מנחם לה ראה יהוה את עניי כי הגדיל אויב׃
Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco; Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras.
ידו פרש צר על כל מחמדיה כי ראתה גוים באו מקדשה אשר צויתה לא יבאו בקהל לך׃
La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn; Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
כל עמה נאנחים מבקשים לחם נתנו מחמודיהם באכל להשיב נפש ראה יהוה והביטה כי הייתי זוללה׃
Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon, Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!
לוא אליכם כל עברי דרך הביטו וראו אם יש מכאוב כמכאבי אשר עולל לי אשר הוגה יהוה ביום חרון אפו׃
Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago de Lia flama kolero.
ממרום שלח אש בעצמתי וירדנה פרש רשת לרגלי השיבני אחור נתנני שממה כל היום דוה׃
De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili; Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min malantaŭen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
נשקד על פשעי בידו ישתרגו עלו על צוארי הכשיל כחי נתנני אדני בידי לא אוכל קום׃
Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas leviĝi.
סלה כל אבירי אדני בקרבי קרא עלי מועד לשבר בחורי גת דרך אדני לבתולת בת יהודה׃
La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.
על אלה אני בוכיה עיני עיני ירדה מים כי רחק ממני מנחם משיב נפשי היו בני שוממים כי גבר אויב׃
Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon; Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis.
פרשה ציון בידיה אין מנחם לה צוה יהוה ליעקב סביביו צריו היתה ירושלם לנדה ביניהם׃
Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj flankoj; Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino.
צדיק הוא יהוה כי פיהו מריתי שמעו נא כל עמים וראו מכאבי בתולתי ובחורי הלכו בשבי׃
Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn. Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
קראתי למאהבי המה רמוני כהני וזקני בעיר גועו כי בקשו אכל למו וישיבו את נפשם׃
Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo, Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.
ראה יהוה כי צר לי מעי חמרמרו נהפך לבי בקרבי כי מרו מריתי מחוץ שכלה חרב בבית כמות׃
Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.
שמעו כי נאנחה אני אין מנחם לי כל איבי שמעו רעתי ששו כי אתה עשית הבאת יום קראת ויהיו כמוני׃
Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas; Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis, ĉar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel mi.
תבא כל רעתם לפניך ועולל למו כאשר עוללת לי על כל פשעי כי רבות אנחתי ולבי דוי׃
Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj pekoj; Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.