II Kings 10

هفتاد پسر از خاندان اخاب در سامره بودند. پس ییهو نامه‌هایی برای مقامات، بزرگان و سرپرستانِ پسران خاندان اخاب در سامره فرستاد و گفت:
Aĥab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejaĝuloj, kaj la filedukistoj de Aĥab, kun la sekvanta enhavo:
«شما سرپرستانِ بازماندگان پادشاه هستید و ارّابه‌ها، اسبها و اسلحه و شهرهای مستحکم در اختیار دارید پس به محض دریافتِ این نامه،
Kiam ĉi tiu letero venos al vi, ĉe kiuj troviĝas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado troviĝas la ĉaroj kaj la ĉevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
باید شایسته‌ترین پسرِ سرور خود را برگزینید تا جانشین پدرش شود و برای خاندان سرور خود بجنگید.»
tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.
امّا ایشان ترسیدند و با خود گفتند: «دو پادشاه نتوانستند در برابر او بایستند، ما چگونه می‌توانیم؟»
Sed ili tre forte ektimis, kaj diris: Jen la du reĝoj ne povis kontraŭstari al li, kiel do ni kontraŭstaros?
آنگاه مسئول کاخ، فرماندار شهر با بزرگان و سرپرستان، پیامی برای ییهو فرستاده و گفتند: «ما بندگان تو هستیم. ما هر آنچه تو بگویی انجام خواهیم داد. ما کسی را پادشاه نخواهیم کرد، هرچه که فکر می‌کنی درست است، انجام بده.»
Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri: Ni estas viaj servantoj, kaj ĉion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros reĝo; kio plaĉas al vi, tion faru.
آنگاه ییهو دومین نامه را چنین نوشت: «اگر شما طرفدار من و آمادهٔ پیروی از من هستید، سر پسران سرورتان اخاب را تا فردا همین ساعت، با خود به یزرعیل نزد من بیاورید.» در آن وقت هفتاد پسر پادشاه، زیر نظر رهبران شهر پرورش می‌یافتند.
Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo: Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian voĉon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaŭ en ĉi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da reĝidoj estis sepdek homoj ĉe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.
هنگامی‌که نامه به آنها رسید، ایشان هفتاد پسر پادشاه را کشتند و سرهایشان را در سبدها گذاشتند و نزد ییهو به یزرعیل فرستادند.
Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la reĝo kaj buĉis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
هنگامی‌که قاصد به ییهو گفت: «آنها سرهای پسران پادشاه را آورده‌اند.» او گفت: «آنها را در دو توده تا صبح در کنار دروازهٔ شهر بگذارید.»
Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene: Oni alportis la kapojn de la reĝidoj. Kaj li diris: Kuŝigu ilin en du amasoj antaŭ la enirejo de la pordego ĝis mateno.
بامدادان بیرون رفت و ایستاد و به همهٔ مردم گفت: «شما بی‌گناه هستید. این من بودم که علیه سرورم توطئه کردم و او را کشتم، امّا چه کسی همهٔ ایشان را کشته است؟
Matene li eliris kaj stariĝis, kaj diris al la tuta popolo: Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraŭ mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis ĉiujn ĉi tiujn?
این ثابت می‌کند که هرچه خداوند در مورد بازماندگان اخاب فرموده است به حقیقت خواهد پیوست. خداوند هرچه را که توسط ایلیای نبی گفته بود، انجام داد.»
Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Aĥab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.
آنگاه ییهو بقیّهٔ خاندان اخاب و همهٔ بزرگان، دوستان و کاهنان او را کشت تا دیگر کسی از آنها باقی نماند.
Kaj Jehu mortigis ĉiujn restintojn el la domo de Aĥab en Jizreel kaj ĉiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, ĝis restis neniu saviĝinto.
ییهو سپس رهسپار سامره شد. در بین راه به جایی که محل اجتماع چوپانها بود،
Kaj li leviĝis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje ĉe la domo de la paŝtistoj,
به خویشاوندان اخزیا، پادشاه یهودا برخورد. از ایشان پرسید: «شما کیستید؟» ایشان پاسخ دادند: «ما از خویشاوندان اخزیا هستیم و به دیدار شاهزاده‌ها و ملکه ایزابل می‌رویم.»
Jehu renkontis la fratojn de Aĥazja, reĝo de Judujo, kaj li diris: Kiuj vi estas? Ili respondis: Ni estas fratoj de Aĥazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la reĝo kaj de la filoj de la reĝino.
ییهو به مردان خود دستور داد: «آنها را زنده دستگیر کنید.» پس آنها را که چهل و دو نفر بودند، دستگیر کردند و در کنار گودالی در آنجا کشتند و هیچ‌کدام از ایشان زنده نماند.
Tiam li diris: Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj buĉis ilin super la puto ĉe la domo de paŝtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.
هنگامی‌که آنجا را ترک کرد، یهوناداب پسر رکاب را دید که به استقبالش می‌آمد. ییهو به او سلام کرد و گفت: «من و تو هم فکر هستیم، آیا از من حمایت می‌کنی؟» یهوناداب پاسخ داد: «بله، حمایت خواهم کرد.» ییهو گفت: «اگر چنین است دست خود را به من بده» و او دست خود را دراز کرد و ییهو دست او را گرفت و بالا کشید و بر ارّابه سوار کرد.
De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Reĥab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li: Ĉu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis: Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la ĉaron.
ییهو گفت: «با من بیا و غیرتی را که برای خداوند دارم ببین.» آنها با یکدیگر به سوی سامره راندند.
Kaj li diris: Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia ĉaro.
هنگامی‌که به آنجا رسیدند، ییهو مطابق کلامی که خداوند به ایلیا گفته بود، تمام بازماندگان اخاب را که در سامره بودند، کشت و از بین برد.
Kiam li venis Samarion, li mortigis ĉiujn, kiuj restis de Aĥab en Samario, ĝis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija.
ییهو تمام مردم سامره را گرد آورد و به آنها گفت: «اخاب، بعل را اندکی خدمت کرد ولی ییهو او را خیلی بیشتر خدمت خواهد نمود.
Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili: Aĥab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;
پس اکنون همهٔ انبیای بعل و تمام کسانی‌که او را پرستش می‌کنند و همهٔ کاهنان او را گرد هم بیاورید. زیرا من قربانی بزرگی برای بعل دارم، هرکس که غایب باشد، زنده نخواهد ماند.» امّا ییهو حیله‌گری می‌کرد تا به این وسیله پرستندگان بعل را نابود کند.
kunvoku do al mi ĉiujn profetojn de Baal, ĉiujn liajn servantojn, kaj ĉiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; ĉar mi volas fari grandan oferadon al Baal; ĉiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.
آنگاه ییهو فرمان داد تا روزی را برای پرستش بعل اعلام کنند و چنین کردند.
Kaj Jehu diris: Aranĝu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.
ییهو به سراسر اسرائیل پیام فرستاد و تمام کسانی‌که بعل را پرستش می‌کردند، آمدند و کسی نبود که نیامده باشد. ایشان وارد پرستشگاه بعل شدند و سرتاسر آن را پر کردند.
Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis ĉiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal pleniĝis de rando ĝis rando.
او به کسی‌که مسئول لباسها بود گفت: «لباسها را برای پرستش بعل بیرون بیاور و به همهٔ پرستندگان بعل بده.» او برای ایشان لباسها را بیرون آورد.
Kaj li diris al la estro de la vestejo: Elportu vestojn por ĉiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.
آنگاه ییهو و یهوناداب پسر رکاب داخل پرستشگاه بعل شدند و به پرستندگان بعل گفت: «مطمئن شوید که فقط پرستندگان بعل حاضر باشند و کسی از پرستندگان خداوند داخل نشده باشد.»
Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Reĥab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal: Esploru kaj rigardu, ĉu ne estas ĉi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, ĉar ĉi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.
آنگاه ایشان داخل پرستشگاه شدند تا قربانی و هدایای سوختنی تقدیم کنند. ییهو هشتاد نفر در خارج پرستشگاه گماشته بود و به ایشان دستور داد: «همه را بکشید. اگر بگذارید کسی فرار کند، شما به جای او کشته خواهید شد.»
Ili eniris, por fari buĉoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris: Se ĉe iu el vi saviĝos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstataŭos la animon de tiu.
پس از تقدیم هدایای سوختنی، بی‌درنگ ییهو به محافظین و افسران خود گفت: «داخل شوید و همه را بکشید، اجازه ندهید کسی فرار کند.» آنگاه آنها را از لبهٔ تیغ گذراندند و اجسادشان را بیرون انداختند و به قسمت اندرونی پرستشگاه بعل رفتند
Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj: Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forĵetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.
و ستون بعل را بیرون آوردند و سوزاندند.
Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin.
پس ایشان ستون و پرستشگاه بعل را ویران کردند و آنجا را به آبریزگاه تبدیل نمودند که تا به امروز باقی است.
Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el ĝi ekskrementejon ĝis la nuna tempo.
ییهو به این‌گونه اسرائیل را از وجود بعل پاکسازی کرد.
Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.
امّا ییهو از گناهان یربعام پسر نباط که اسرائیل را به گناه کشید، بازنگشت؛ یعنی از پرستش گوساله‌های طلایی که در بیت‌ئیل و دان بودند.
Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan.
خداوند به ییهو فرمود: «چون تو کارهایی را که در نظر من نیکو هستند، به خوبی انجام داده‌ای و آنچه که خواست من بود با خاندان اخاب نمودی، فرزندان تو تا چهار نسل بر تخت اسرائیل خواهند نشست.»
Kaj la Eternulo diris al Jehu: Pro tio, ke vi bone faris tion, kio plaĉis al Mi, kaj vi faris al la domo de Aĥab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj ĝis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.
امّا ییهو با تمام دلش از قوانین خداوند خدای اسرائیل پیروی نکرد و از گناهان یربعام که اسرائیل را به گناه کشانده بود، دوری ننمود.
Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
در آن زمان خداوند خواست تا از وسعت سرزمین اسرائیل بکاهد. حزائیل، پادشاه سوریه بر تمام سرزمین اسرائیل پیروز شد.
En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj Ĥazael venkobatis ilin ĉe ĉiuj limoj de Izrael:
از رود اردن به طرف شرق تمام سرزمین جلعاد، جاد، رئوبین و منسی از عروعیر که در نزدیکی وادی ارنون تا جلعاد و باشان را تصرّف کرد.
oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas ĉe la torento Arnon, Gileadon kaj Baŝanon.
بقیّهٔ کارهای ییهو و هرچه انجام داد و تمام قدرت او در کتاب تاریخ پادشاهان اسرائیل نوشته شده است.
La cetera historio de Jehu, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
ییهو درگذشت و به اجدادش پیوست و او را در سامره به خاک سپردند. پسرش، یهوآخاز جانشین او شد.
Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoaĥaz.
ییهو مدّت بیست و هشت سال در سامره بر اسرائیل پادشاهی کرد.
La tempo de reĝado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.