I Chronicles 27

این است فهرست سران خانواده‌ها و رهبران خاندانهای اسرائیل و افسران ارتش که امور اداری کشور را انجام می‌دادند. هر ماه یک گروه بیست و چهار هزار نفری زیر نظر فرمانده آن ماه انجام وظیفه می‌کردند.
La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el dudek kvar mil.
یشبعام، پسر زبدیئیل فرماندهٔ گروه اول برای ماه اول و تعداد گروه او بیست چهار هزار نفر بود. او از نسل فارص و فرماندهٔ کلّ ارتش برای ماه اول بود.
Super la unua apartaĵo en la unua monato estis Jaŝobeam, filo de Zabdiel; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil;
یشبعام، پسر زبدیئیل فرماندهٔ گروه اول برای ماه اول و تعداد گروه او بیست چهار هزار نفر بود. او از نسل فارص و فرماندهٔ کلّ ارتش برای ماه اول بود.
li estis el la idoj de Perec, la ĉefo de ĉiuj militestroj por la unua monato.
دودای اخوخی رهبر گروه ماه دوم بود، مقلوت افسر ارشد او بود، تعداد این گروه بیست و چهار هزار نفر بود.
Super la apartaĵo de la dua monato estis Dodaj, la Aĥoĥido; en lia apartaĵo estis ankaŭ la princo Miklot; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ سوم برای ماه سوم سال بنایاهو، پسر یهویاداع کاهن بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
بنایا همچنین فرمانده سی نفر از رهبران سپاه داوود بود و ادارهٔ گروه او را پسرش، عمیزاباد به عهده داشت.
Ĉi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartaĵo estis lia filo Amizabad.
فرماندهٔ چهارم برای چهارمین ماه عسائیل، برادر یوآب بود و پسرش، زبدیا جانشین او شد. تعداد این گروه بیست و چهار هزار نفر بود.
La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ پنجم برای پنجمین ماه شمهوت یزراحی بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La kvina, por la kvina monato, estis la estro Ŝamhut, la Jizraĥido; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ ششم برای ششمین ماه حیرا، پسر عقیش فقوعی بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ هفتم برای هفتمین ماه حالص فلونی، از طایفهٔ افرایم بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La sepa, por la sepa monato, estis Ĥelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ هشتم برای هشتمین ماه سبکای حوشاتی، از خانوادهٔ زارح بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La oka, por la oka monato, estis Sibĥaj, la Ĥuŝaido, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ نهم برای نهمین ماه ابیعزر عناتوتی، از طایفهٔ بنیامین بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La naŭa, por la naŭa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ دهم برای دهمین ماه مهرای نطوفاتی از خانوادهٔ زارح بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ یازدهم برای یازدهمین ماه بنایای فرعاتونی، از طایفهٔ افرایم بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
فرماندهٔ دوازدهم برای دوازدهمین ماه خلدای نطوفاتی، از خانوادهٔ عتنئیل بود و تعداد گروه او بیست و چهار هزار نفر بود.
La dek-dua, por la dek-dua monato, estis Ĥeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
رؤسای طایفه‌های اسرائیل اینها بودند: طایفهرئیس طایفه رئوبین،الیعزر، پسر زکری شمعون،شفطیا، پسر معکه لاوی،حشبیا، پسر قموئیل هارون،صادوق یهودا،الیهو یکی از برادران داوود یساکار،عُمری، پسر میکائیل زبولون،یشمعیا، پسر عوبدیا نفتالی،یریموت، پسر عزرئیل افرایم،هوشع، پسر عزریا نصف منسی،یوئیل، پسر فدایا نیمهٔ دیگر منسی، در جلعاد،یدو پسر زکریا بنیامین،یعسیئیل، پسر ابنیر دان،عزرئیل، پسر یروحام
Kaj super la triboj de Izrael: la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Ziĥri; de la Simeonidoj: Ŝefatja, filo de Maaĥa;
de la Levidoj: Ĥaŝabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj: Cadok;
de la Jehudaidoj: Elihu, el la fratoj de David; de la Isaĥaridoj: Omri, filo de Miĥael;
de la Zebulunidoj: Jiŝmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj: Jerimot, filo de Azriel;
de la Efraimidoj: Hoŝea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase: Joel, filo de Pedaja;
de la duontribo de Manase en Gilead: Jido, filo de Zeĥarja; de la Benjamenidoj: Jaasiel, filo de Abner;
de la Danidoj: Azarel, filo de Jeroĥam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.
Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj; ĉar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la ĉielo.
Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraŭ Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la reĝo David.
Super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilaĝoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.
Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub.
Super la vinberĝardenoj estis Ŝimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinberĝardenoj estis Zabdi, la Ŝefamano.
Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-Ĥanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joaŝ.
Super la bovoj, kiuj paŝtiĝis en Ŝaron, estis Ŝitraj, la Ŝaronano; super la bovoj en la valoj estis Ŝafat, filo de Adlaj.
Super la kameloj estis Obil, la Iŝmaelido; super la azeninoj estis Jeĥdeja, la Meronotano.
Super la ŝafoj estis Jaziz, la Hagarido. Ĉiuj ĉi tiuj estis estroj super la havaĵoj, kiujn posedis la reĝo David.
Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jeĥiel, filo de Ĥaĥmoni, estis ĉe la filoj de la reĝo.
Aĥitofel estis konsilisto de la reĝo; Ĥuŝaj, la Arkano, estis amiko de la reĝo.
Post Aĥitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la reĝo estis Joab.