Matthew 23

Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante:
tunc Iesus locutus est ad turbas et discipulos suos
La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo:
dicens super cathedram Mosi sederunt scribae et Pharisaei
ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras.
omnia ergo quaecumque dixerint vobis servate et facite secundum opera vero eorum nolite facere dicunt enim et non faciunt
Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.
alligant autem onera gravia et inportabilia et inponunt in umeros hominum digito autem suo nolunt ea movere
Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj,
omnia vero opera sua faciunt ut videantur ab hominibus dilatant enim phylacteria sua et magnificant fimbrias
kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj,
amant autem primos recubitus in cenis et primas cathedras in synagogis
kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.
et salutationes in foro et vocari ab hominibus rabbi
Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj.
vos autem nolite vocari rabbi unus enim est magister vester omnes autem vos fratres estis
Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.
et patrem nolite vocare vobis super terram unus enim est Pater vester qui in caelis est
Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.
nec vocemini magistri quia magister vester unus est Christus
Sed la pli granda el vi estos via servanto.
qui maior est vestrum erit minister vester
Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.
qui autem se exaltaverit humiliabitur et qui se humiliaverit exaltabitur
Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.
vae autem vobis scribae et Pharisaei hypocritae quia clauditis regnum caelorum ante homines vos enim non intratis nec introeuntes sinitis intrare
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.
Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto.
Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron?
Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto.
Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon?
Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi.
Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi.
Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.
Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.
Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco.
Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:
Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.
Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.
Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.
Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?
Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.
Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.
Jen via domo estas lasita al vi dezerta.
Ĉar mi diras al vi: De nun vi ne vidos min, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.