Se iu pekos kaj krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,
anima quae peccaverit et contempto Domino negaverit depositum proximo suo quod fidei eius creditum fuerat vel vi aliquid extorserit aut calumniam fecerit
tiam, se li pekis kaj kulpiĝis, li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis, aŭ tion, kion li trompe forprenis, aŭ la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li, aŭ la perditaĵon, kiun li trovis;
aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
omnia quae per fraudem voluit obtinere integra et quintam insuper partem domino cui damnum intulerat
Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi.
praecipe Aaron et filiis eius haec est lex holocausti cremabitur in altari tota nocte usque mane ignis ex eodem altari erit
Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu ĝin apud la altaron.
vestietur sacerdos tunica et feminalibus lineis tolletque cineres quos vorans ignis exusit et ponens iuxta altare
Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu; kaj la pastro bruligu sur ĝi lignon ĉiumatene, kaj aranĝu sur ĝi la bruloferon kaj bruligu sur ĝi la sebon de la pacoferoj.
ignis autem in altari semper ardebit quem nutriet sacerdos subiciens ligna mane per singulos dies et inposito holocausto desuper adolebit adipes pacificorum
Kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el ĝia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo.
tollet sacerdos pugillum similae quae conspersa est oleo et totum tus quod super similam positum est adolebitque illud in altari in monumentum odoris suavissimi Domino
Ĉiu virseksulo el la Aaronidoj povas ĝin manĝi kiel eternan destinitaĵon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, devos esti sankta.
mares tantum stirpis Aaron comedent illud legitimum ac sempiternum est in generationibus vestris de sacrificiis Domini omnis qui tetigerit illa sanctificabitur
Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.
haec est oblatio Aaron et filiorum eius quam offerre debent Domino in die unctionis suae decimam partem oephi offerent similae in sacrificio sempiterno medium eius mane et medium vespere
Sur pato kun oleo ĝi devas esti preparita; bone bakitan alportu ĝin; en formo de dispecigita farunofero alportu ĝin kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
quae in sartagine oleo conspersa frigetur offeret autem eam calidam in odorem suavissimum Domino
Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas.
loquere Aaron et filiis eius ista est lex hostiae pro peccato in loco ubi offertur holocaustum immolabitur coram Domino sanctum sanctorum est
Sed ĉiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.
hostia enim quae caeditur pro peccato cuius sanguis infertur in tabernaculum testimonii ad expiandum in sanctuario non comedetur sed conburetur igni