Job 22

Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
respondens autem Eliphaz Themanites dixit
Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
numquid Deo conparari potest homo etiam cum perfectae fuerit scientiae
Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
quid prodest Deo si iustus fueris aut quid ei confers si inmaculata fuerit via tua
Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo?
numquid timens arguet te et veniet tecum in iudicium
Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
et non propter malitiam tuam plurimam et infinitas iniquitates tuas
Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
abstulisti enim pignus fratrum tuorum sine causa et nudos spoliasti vestibus
Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
aquam lasso non dedisti et esurienti subtraxisti panem
Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank’ al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
in fortitudine brachii tui possidebas terram et potentissimus obtinebas eam
Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
viduas dimisisti vacuas et lacertos pupillorum comminuisti
Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.
propterea circumdatus es laqueis et conturbat te formido subita
Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?
et putabas te tenebras non visurum et impetu aquarum inundantium non oppressurum
Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
an cogitas quod Deus excelsior caelo et super stellarum vertices sublimetur
Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
et dicis quid enim novit Deus et quasi per caliginem iudicat
La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
nubes latibulum eius nec nostra considerat et circa cardines caeli perambulat
Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,
numquid semitam saeculorum custodire cupis quam calcaverunt viri iniqui
Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
qui sublati sunt ante tempus suum et fluvius subvertit fundamentum eorum
Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
qui dicebant Deo recede a nobis et quasi nihil possit facere Omnipotens aestimabant eum
Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
cum ille implesset domos eorum bonis quorum sententia procul sit a me
La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin:
videbunt iusti et laetabuntur et innocens subsannabit eos
Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
nonne succisa est erectio eorum et reliquias eorum devoravit ignis
Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.
adquiesce igitur ei et habeto pacem et per haec habebis fructus optimos
Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
suscipe ex ore illius legem et pone sermones eius in corde tuo
Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.
si reversus fueris ad Omnipotentem aedificaberis et longe facies iniquitatem a tabernaculo tuo
Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
dabit pro terra silicem et pro silice torrentes aureos
Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
eritque Omnipotens contra hostes tuos et argentum coacervabitur tibi
Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
tunc super Omnipotentem deliciis afflues et elevabis ad Deum faciem tuam
Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
rogabis eum et exaudiet te et vota tua reddes
Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
decernes rem et veniet tibi et in viis tuis splendebit lumen
Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
qui enim humiliatus fuerit erit in gloria et qui inclinaverit oculos suos ipse salvabitur
Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
salvabitur innocens salvabitur autem munditia manuum suarum