Genesis 49

Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.
vocavit autem Iacob filios suos et ait eis congregamini ut adnuntiem quae ventura sunt vobis diebus novissimis
Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, Kaj aŭskultu Izraelon, vian patron.
congregamini et audite filii Iacob audite Israhel patrem vestrum
Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
Ruben primogenitus meus tu fortitudo mea et principium doloris mei prior in donis maior imperio
Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, Ĉar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.
effusus es sicut aqua non crescas quia ascendisti cubile patris tui et maculasti stratum eius
Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,
Symeon et Levi fratres vasa iniquitatis bellantia
En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
in consilio eorum ne veniat anima mea et in coetu illorum non sit gloria mea quia in furore suo occiderunt virum et in voluntate sua suffoderunt murum
Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta, Kaj ilia furiozo, ĉar ĝi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disĵetos ilin en Izrael.
maledictus furor eorum quia pertinax et indignatio illorum quia dura dividam eos in Iacob et dispergam illos in Israhel
Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.
Iuda te laudabunt fratres tui manus tua in cervicibus inimicorum tuorum adorabunt te filii patris tui
Juna leono estas Jehuda; De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis. Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?
catulus leonis Iuda a praeda fili mi ascendisti requiescens accubuisti ut leo et quasi leaena quis suscitabit eum
Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
non auferetur sceptrum de Iuda et dux de femoribus eius donec veniat qui mittendus est et ipse erit expectatio gentium
Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
ligans ad vineam pullum suum et ad vitem o fili mi asinam suam lavabit vino stolam suam et sanguine uvae pallium suum
Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
pulchriores oculi eius vino et dentes lacte candidiores
Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
Zabulon in litore maris habitabit et in statione navium pertingens usque ad Sidonem
Isaĥar estas fortosta azeno; Li kuŝos inter la baraĵoj.
Isachar asinus fortis accubans inter terminos
Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian ŝultron por portado Kaj fariĝis laboristo por tributo.
vidit requiem quod esset bona et terram quod optima et subposuit umerum suum ad portandum factusque est tributis serviens
Dan juĝos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.
Dan iudicabit populum suum sicut et alia tribus Israhel
Dan estos serpento ĉe la vojo, Cerasto ĉe la irejo, Mordanto de kalkano de ĉevalo, Ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.
fiat Dan coluber in via cerastes in semita mordens ungulas equi ut cadat ascensor eius retro
Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
salutare tuum expectabo Domine
Gadon premos amaso, Sed li repremos ĝin je la kalkano.
Gad accinctus proeliabitur ante eum et ipse accingetur retrorsum
Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.
Aser pinguis panis eius et praebebit delicias regibus
Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
Nepthalim cervus emissus et dans eloquia pulchritudinis
Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.
filius adcrescens Ioseph filius adcrescens et decorus aspectu filiae discurrerunt super murum
Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;
sed exasperaverunt eum et iurgati sunt invideruntque illi habentes iacula
Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.
sedit in forti arcus eius et dissoluta sunt vincula brachiorum et manuum illius per manus potentis Iacob inde pastor egressus est lapis Israhel
La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la ĉielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
Deus patris tui erit adiutor tuus et Omnipotens benedicet tibi benedictionibus caeli desuper benedictionibus abyssi iacentis deorsum benedictionibus uberum et vulvae
La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
benedictiones patris tui confortatae sunt benedictionibus patrum eius donec veniret desiderium collium aeternorum fiant in capite Ioseph et in vertice nazarei inter fratres suos
Benjamen estas lupo karnoŝira; Matene li manĝos ĉasakiron, Kaj vespere li dividos rabaĵon.
Beniamin lupus rapax mane comedet praedam et vespere dividet spolia
Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis.
omnes hii in tribubus Israhel duodecim haec locutus est eis pater suus benedixitque singulis benedictionibus propriis
Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,
et praecepit eis dicens ego congregor ad populum meum sepelite me cum patribus meis in spelunca duplici quae est in agro Ephron Hetthei
en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon.
contra Mambre in terra Chanaan quam emit Abraham cum agro ab Ephron Hettheo in possessionem sepulchri
Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,
ibi sepelierunt eum et Sarram uxorem eius ibi sepultus est Isaac cum Rebecca coniuge ibi et Lia condita iacet
sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet.
finitisque mandatis quibus filios instruebat collegit pedes suos super lectulum et obiit adpositusque est ad populum suum
Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.