Genesis 36

Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom.
hae sunt autem generationes Esau ipse est Edom
Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la Ĥetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la Ĥivido,
Esau accepit uxores de filiabus Chanaan Ada filiam Elom Hetthei et Oolibama filiam Anae filiae Sebeon Evei
kaj Basmaton, filinon de Iŝmael, fratinon de Nebajot.
Basemath quoque filiam Ismahel sororem Nabaioth
Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon.
peperit autem Ada Eliphaz Basemath genuit Rauhel
Kaj Oholibama naskis Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskiĝis al li en la lando Kanaana.
Oolibama edidit Hieus et Hielom et Core hii filii Esau qui nati sunt ei in terra Chanaan
Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj ĉiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj ĉiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritaĵon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob.
tulit autem Esau uxores suas et filios et filias et omnem animam domus suae et substantiam et pecora et cuncta quae habere poterat in terra Chanaan et abiit in alteram regionem recessitque a fratre suo Iacob
Ĉar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.
divites enim erant valde et simul habitare non poterant nec sustinebat eos terra peregrinationis eorum prae multitudine gregum
Kaj Esav ekloĝis sur la monto Seir; Esav estas ankaŭ Edom.
habitavitque Esau in monte Seir ipse est Edom
Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir:
hae sunt generationes Esau patris Edom in monte Seir
jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav.
et haec nomina filiorum eius Eliphaz filius Ada uxoris Esau Rauhel quoque filius Basemath uxoris eius
Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz.
fueruntque filii Eliphaz Theman Omar Sephu et Gatham et Cenez
Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav.
erat autem Thamna concubina Eliphaz filii Esau quae peperit ei Amalech hii sunt filii Adae uxoris Esau
Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.
filii autem Rauhel Naath et Zara Semma et Meza hii filii Basemath uxoris Esau
Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon.
isti quoque erant filii Oolibama filiae Ana filiae Sebeon uxoris Esau quos genuit ei Hieus et Hielom et Core
Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz,
hii duces filiorum Esau filii Eliphaz primogeniti Esau dux Theman dux Omar dux Sephu dux Cenez
ĉefo Koraĥ, ĉefo Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada.
dux Core dux Gatham dux Amalech hii filii Eliphaz in terra Edom et hii filii Adae
Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.
hii quoque filii Rauhel filii Esau dux Naath dux Zara dux Semma dux Meza hii duces Rauhel in terra Edom isti filii Basemath uxoris Esau
Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: ĉefo Jeuŝ, ĉefo Jalam, ĉefo Koraĥ. Tio estas la ĉefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav.
hii autem filii Oolibama uxoris Esau dux Hieus dux Hielom dux Core hii duces Oolibama filiae Ana uxoris Esau
Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas Edom.
isti filii Esau et hii duces eorum ipse est Edom
Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando: Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana
isti filii Seir Horrei habitatores terrae Lotham et Sobal et Sebeon et Anan
kaj Diŝon kaj Ecer kaj Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, filoj de Seir, en la lando de Edom.
Dison et Eser et Disan hii duces Horrei filii Seir in terra Edom
La filoj de Lotan estis: Ĥori kaj Hemam; kaj la fratino de Lotan estis Timna.
facti sunt autem filii Lotham Horrei et Heman erat autem soror Lotham Thamna
Kaj jen estas la filoj de Ŝobal: Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam.
et isti filii Sobal Alvam et Maneeth et Hebal Sephi et Onam
Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li paŝtis la azenojn de sia patro Cibeon.
et hii filii Sebeon Ahaia et Anam iste est Ana qui invenit aquas calidas in solitudine cum pasceret asinos Sebeon patris sui
Kaj jen estas la infanoj de Ana: Diŝon, kaj Oholibama, filino de Ana.
habuitque filium Disan et filiam Oolibama
Kaj jen estas la filoj de Diŝon: Ĥemdan kaj Eŝban kaj Jitran kaj Keran.
et isti filii Disan Amdan et Esban et Iethran et Charan
Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan.
hii quoque filii Eser Balaan et Zevan et Acham
Jen estas la filoj de Diŝan: Uc kaj Aran.
habuit autem filios Disan Hus et Aran
Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan, ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana,
isti duces Horreorum dux Lothan dux Sobal dux Sebeon dux Ana
ĉefo Diŝon, ĉefo Ecer, ĉefo Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando Seir.
dux Dison dux Eser dux Disan isti duces Horreorum qui imperaverunt in terra Seir
Kaj jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝoj ĉe la Izraelidoj:
reges autem qui regnaverunt in terra Edom antequam haberent regem filii Israhel fuerunt hii
En Edom reĝis Bela, filo de Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba.
Bale filius Beor nomenque urbis eius Denaba
Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra.
mortuus est autem Bale et regnavit pro eo Iobab filius Zare de Bosra
Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj.
cumque mortuus esset Iobab regnavit pro eo Husan de terra Themanorum
Kiam mortis Ĥuŝam, ekreĝis anstataŭ li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit.
hoc quoque mortuo regnavit pro eo Adad filius Badadi qui percussit Madian in regione Moab et nomen urbis eius Ahuith
Kiam mortis Hadad, ekreĝis anstataŭ li Samla el Masreka.
cumque mortuus esset Adad regnavit pro eo Semla de Maserecha
Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero.
hoc quoque mortuo regnavit pro eo Saul de fluvio Rooboth
Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor.
cumque et hic obisset successit in regnum Baalanam filius Achobor
Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.
isto quoque mortuo regnavit pro eo Adad nomenque urbis eius Phau et appellabatur uxor illius Meezabel filia Matred filiae Mizaab
Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet,
haec ergo nomina Esau in cognationibus et locis et vocabulis suis dux Thamna dux Alva dux Ietheth
ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon,
dux Oolibama dux Ela dux Phinon
ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar,
dux Cenez dux Theman dux Mabsar
ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom, kiel ili loĝis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.
dux Mabdiel dux Iram hii duces Edom habitantes in terra imperii sui ipse est Esau pater Idumeorum