Genesis 34

Dina, la filino de Lea, kiun ŝi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.
egressa est autem Dina filia Liae ut videret mulieres regionis illius
Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon.
quam cum vidisset Sychem filius Emor Evei princeps terrae illius adamavit et rapuit et dormivit cum illa vi opprimens virginem
Kaj algluiĝis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.
et conglutinata est anima eius cum ea tristemque blanditiis delinivit
Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon.
et pergens ad Emor patrem suum accipe mihi inquit puellam hanc coniugem
Jakob aŭdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis ĝis ilia veno.
quod cum audisset Iacob absentibus filiis et in pastu occupatis pecorum siluit donec redirent
Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
egresso autem Emor patre Sychem ut loqueretur ad Iacob
Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
ecce filii eius veniebant de agro auditoque quod acciderat irati sunt valde eo quod foedam rem esset operatus in Israhel et violata filia Iacob rem inlicitam perpetrasset
Ĥamor ekparolis al ili, dirante: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu ŝin al li kiel edzinon.
locutus est itaque Emor ad eos Sychem filii mei adhesit anima filiae vestrae date eam illi uxorem
Kaj boparenciĝu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.
et iungamus vicissim conubia filias vestras tradite nobis et filias nostras accipite
Kaj loĝu kun ni, kaj la lando estos antaŭ vi; loĝu kaj faru negocojn kaj akiru posedaĵojn en ĝi.
et habitate nobiscum terra in potestate vestra est exercete negotiamini et possidete eam
Kaj Ŝeĥem diris al ŝia patro kaj al ŝiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.
sed et Sychem ad patrem et ad fratres eius ait inveniam gratiam coram vobis et quaecumque statueritis dabo
Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.
augete dotem munera postulate libens tribuam quod petieritis tantum date mihi puellam hanc uxorem
Kaj la filoj de Jakob respondis al Ŝeĥem kaj al lia patro Ĥamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;
responderunt filii Iacob Sychem et patri eius in dolo saevientes ob stuprum sororis
kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; ĉar tio estus por ni hontindaĵo.
non possumus facere quod petitis nec dare sororem nostram homini incircumciso quod inlicitum et nefarium est apud nos
Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos ĉe vi ĉiun virseksulon.
sed in hoc valebimus foederari si esse volueritis nostri similes et circumcidatur in vobis omne masculini sexus
Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni loĝos kun vi, kaj ni estos unu popolo.
tunc dabimus et accipiemus mutuo filias nostras ac vestras et habitabimus vobiscum erimusque unus populus
Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.
sin autem circumcidi nolueritis tollemus filiam nostram et recedemus
Ilia parolo plaĉis al Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor.
placuit oblatio eorum Emor et Sychem filio eius
Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, ĉar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter ĉiuj domanoj de sia patro.
nec distulit adulescens quin statim quod petebatur expleret amabat enim puellam valde et ipse erat inclitus in omni domo patris sui
Kaj Ĥamor kaj lia filo Ŝeĥem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la loĝantoj de sia urbo, dirante:
ingressique portam urbis locuti sunt populo
Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili loĝu en la lando kaj faru en ĝi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
viri isti pacifici sunt et volunt habitare nobiscum negotientur in terra et exerceant eam quae spatiosa et lata cultoribus indiget filias eorum accipiemus uxores et nostras illis dabimus
Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas loĝi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos ĉe ni ĉiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.
unum est quod differtur tantum bonum si circumcidamus masculos nostros ritum gentis imitantes
Ilia akiritaĵo kaj havaĵo kaj ĉiuj iliaj brutoj fariĝos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili loĝos kun ni.
et substantia eorum et pecora et cuncta quae possident nostra erunt tantum in hoc adquiescamus et habitantes simul unum efficiemus populum
Kaj obeis al Ĥamor kaj al lia filo Ŝeĥem ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidiĝis ĉiuj virseksuloj, ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.
adsensi sunt omnes circumcisis cunctis maribus
En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn.
et ecce die tertio quando gravissimus vulnerum dolor est arreptis duo Iacob filii Symeon et Levi fratres Dinae gladiis ingressi sunt urbem confidenter interfectisque omnibus masculis
Kaj Ĥamoron kaj lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Ŝeĥem kaj eliris.
Emor et Sychem pariter necaverunt tollentes Dinam de domo Sychem sororem suam
La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
quibus egressis inruerunt super occisos ceteri filii Iacob et depopulati sunt urbem in ultionem stupri
Iliajn ŝafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj ĉion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.
oves eorum et armenta et asinos cunctaque vastantes quae in domibus et in agris erant
Kaj ilian tutan riĉon kaj ĉiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis ĉion, kio estis en la domoj.
parvulos quoque et uxores eorum duxere captivas
Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
quibus patratis audacter Iacob dixit ad Symeon et Levi turbastis me et odiosum fecistis Chananeis et Ferezeis habitatoribus terrae huius nos pauci sumus illi congregati percutient me et delebor ego et domus mea
Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?
responderunt numquid ut scorto abuti debuere sorore nostra