Ezekiel 45

Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe.
cumque coeperitis terram dividere sortito separate primitias Domino sanctificatum de terra longitudine viginti quinque milia et latitudine decem milia sanctificatum erit in omni termino eius per circuitum
El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi.
et erit ex omni parte sanctificatum quingentos per quingentos quadrifariam per circuitum et quinquaginta cubitis in suburbana eius per gyrum
Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo.
et a mensura ista mensurabis longitudinem viginti quinque milium et latitudinem decem milium et in ipso erit templum sanctumque sanctorum
La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.
sanctificatum de terra erit sacerdotibus ministris sanctuarii qui accedunt ad ministerium Domini et erit eis locus in domos et in sanctuarium sanctitatis
Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia posedaĵo.
viginti quinque autem milia longitudinis et decem milia latitudinis erunt Levitis qui ministrant domui ipsi possidebunt viginti gazofilacia
Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco: ĝi apartenu al la tuta domo de Izrael.
et possessionem civitatis dabitis quinque milia latitudinis et longitudinis viginti quinque milia secundum separationem sanctuarii omni domui Israhel
Kaj al la princo donu parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta.
principi quoque hinc et inde in separationem sanctuarii et in possessionem civitatis contra faciem separationis sanctuarii et contra faciem possessionis urbis a latere maris usque ad mare et a latere orientis usque ad orientem longitudinem autem iuxta unamquamque partium a termino occidentali usque ad terminum orientalem
Tio estos lia tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laŭ iliaj triboj.
de terra erit ei possessio in Israhel et non depopulabuntur ultra principes populum meum sed terram dabunt domui Israhel secundum tribus eorum
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
haec dicit Dominus Deus sufficiat vobis principes Israhel iniquitatem et rapinas intermittite et iudicium et iustitiam facite separate confinia vestra a populo meo ait Dominus Deus
Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi.
statera iusta et oephi iustum et batus iustus erit vobis
La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson.
oephi et batus aequalia et unius mensurae erunt ut capiat decimam partem chori batus et decimam partem chori oephi iuxta mensuram chori erit aequa libratio eorum
La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o.
siclus autem viginti obolos habeat porro viginti sicli et viginti quinque sicli et quindecim sicli minam facient
Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo.
et haec sunt primitiae quas tolletis sextam partem oephi de choro frumenti et sextam partem oephi de choro hordei
Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn.
mensura quoque olei batus olei decima pars chori est et decem bati chorum faciunt quia decem bati implent chorum
Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
et arietem unum de grege ducentorum de his quae nutriunt Israhel in sacrificium et in holocaustum et in pacifica ad expiandum pro eis ait Dominus Deus
La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael.
omnis populus terrae tenebitur primitiis his principi in Israhel
Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.
et super principem erunt holocausta et sacrificium et libamina in sollemnitatibus et in kalendis et in sabbatis in universis sollemnitatibus domus Israhel ipse faciat pro peccato sacrificium et holocaustum et pacifica ad expiandum pro domo Israhel
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.
haec dicit Dominus Deus in primo mense una mensis sumes vitulum de armento inmaculatum et expiabis sanctuarium
Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj ŝprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto.
et tollet sacerdos de sanguine quod erit pro peccato et ponet in postibus domus et in quattuor angulis crepidinis altaris et in postibus portae atrii interioris
Tion saman faru en la sepa tago de la monato por ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.
et sic facies in septima mensis pro unoquoque qui ignoravit et errore deceptus est et expiabitis pro domo
En la dek-kvara tago de la unua monato estu ĉe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas manĝi macojn.
in primo mense quartadecima die mensis erit vobis paschae sollemnitas septem diebus azyma comedentur
Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon.
et faciet princeps in die illa pro se et pro universo populo terrae vitulum pro peccato
Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virŝafoj sendifektaj ĉiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon ĉiutage.
et in septem dierum sollemnitate faciet holocaustum Domino septem vitulos et septem arietes inmaculatos cotidie septem diebus et pro peccato hircum caprarum cotidie
Kaj da farunofero li alportos po unu efo por ĉiu bovo, kaj po unu efo por ĉiu virŝafo, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
et sacrificium oephi per vitulum et oephi per arietem faciet et olei hin per singula oephi
En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj: tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.
septimo mense quintadecima die mensis in sollemnitate faciet sicut supra dicta sunt per septem dies tam pro peccato quam pro holocausto et in sacrificio et in oleo