Numbers 1

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
اسرائیلیوں کو مصر سے نکلے ہوئے ایک سال سے زیادہ عرصہ گزر گیا تھا۔ اب تک وہ دشتِ سینا میں تھے۔ دوسرے سال کے دوسرے مہینے کے پہلے دن رب ملاقات کے خیمے میں موسیٰ سے ہم کلام ہوا۔ اُس نے کہا،
Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.
”تُو اور ہارون تمام اسرائیلیوں کی مردم شماری کنبوں اور آبائی گھرانوں کے مطابق کرنا۔ اُن تمام مردوں کی فہرست بنانا
De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.
جو کم از کم بیس سال کے اور جنگ لڑنے کے قابل ہوں۔
Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.
اِس میں ہر قبیلے کے ایک خاندان کا سرپرست تمہاری مدد کرے۔
Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
یہ اُن کے نام ہیں: روبن کے قبیلے سے اِلی صور بن شدیور،
de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
شمعون کے قبیلے سے سلومی ایل بن صوری شدی،
de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab;
یہوداہ کے قبیلے سے نحسون بن عمی نداب،
de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar;
اِشکار کے قبیلے سے نتنی ایل بن ضُغر،
de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon;
زبولون کے قبیلے سے اِلیاب بن حیلون،
de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
یوسف کے بیٹے افرائیم کے قبیلے سے اِلی سمع بن عمی ہود، یوسف کے بیٹے منسّی کے قبیلے سے جملی ایل بن فدا ہصور،
de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
بن یمین کے قبیلے سے ابدان بن جدعونی،
de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
دان کے قبیلے سے اخی عزر بن عمی شدی،
de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran;
آشر کے قبیلے سے فجعی ایل بن عکران،
de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
جد کے قبیلے سے اِلیاسف بن دعوایل،
de Naftali, Aĥira, filo de Enan.
نفتالی کے قبیلے سے اخیرع بن عینان۔“
Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.
یہی مرد جماعت سے اِس کام کے لئے بُلائے گئے۔ وہ اپنے قبیلوں کے راہنما اور کنبوں کے سرپرست تھے۔
Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.
اِن کی مدد سے موسیٰ اور ہارون نے
Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,
اُسی دن پوری جماعت کو اکٹھا کیا۔ ہر اسرائیلی مرد جو کم از کم 20 سال کا تھا رجسٹر میں درج کیا گیا۔ رجسٹر کی ترتیب اُن کے کنبوں اور آبائی گھرانوں کے مطابق تھی۔
kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.
سب کچھ ویسا ہی کیا گیا جیسا رب نے حکم دیا تھا۔ موسیٰ نے سینا کے ریگستان میں لوگوں کی مردم شماری کی۔ نتیجہ یہ نکلا:
Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
روبن کے قبیلے کے 46,500 مرد،
prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.
روبن کے قبیلے کے 46,500 مرد،
La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
شمعون کے قبیلے کے 59,300 مرد،
prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.
شمعون کے قبیلے کے 59,300 مرد،
La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
جد کے قبیلے کے 45,650 مرد،
prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
جد کے قبیلے کے 45,650 مرد،
La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
یہوداہ کے قبیلے کے 74,600 مرد،
prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
یہوداہ کے قبیلے کے 74,600 مرد،
La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
اِشکار کے قبیلے کے 54,400 مرد،
prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
اِشکار کے قبیلے کے 54,400 مرد،
La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
زبولون کے قبیلے کے 57,400 مرد،
prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
زبولون کے قبیلے کے 57,400 مرد،
La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
یوسف کے بیٹے افرائیم کے قبیلے کے 40,500 مرد،
prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
یوسف کے بیٹے افرائیم کے قبیلے کے 40,500 مرد،
La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
یوسف کے بیٹے منسّی کے قبیلے کے 32,200 مرد،
prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.
یوسف کے بیٹے منسّی کے قبیلے کے 32,200 مرد،
La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
بن یمین کے قبیلے کے 35,400 مرد،
prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
بن یمین کے قبیلے کے 35,400 مرد،
La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
دان کے قبیلے کے 62,700 مرد،
prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.
دان کے قبیلے کے 62,700 مرد،
La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
آشر کے قبیلے کے 41,500 مرد،
prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
آشر کے قبیلے کے 41,500 مرد،
La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
نفتالی کے قبیلے کے 53,400 مرد۔
prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
نفتالی کے قبیلے کے 53,400 مرد۔
Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.
موسیٰ، ہارون اور قبیلوں کے بارہ راہنماؤں نے اِن تمام آدمیوں کو گنا۔
Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,
اُن کی پوری تعداد 6,03,550 تھی۔
la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.
اُن کی پوری تعداد 6,03,550 تھی۔
Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.
لیکن لاویوں کی مردم شماری نہ ہوئی،
Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
کیونکہ رب نے موسیٰ سے کہا تھا،
Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.
”اسرائیلیوں کی مردم شماری میں لاویوں کو شامل نہ کرنا۔
Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.
اِس کے بجائے اُنہیں شریعت کی سکونت گاہ اور اُس کا سارا سامان سنبھالنے کی ذمہ داری دینا۔ وہ سفر کرتے وقت یہ خیمہ اور اُس کا سارا سامان اُٹھا کر لے جائیں، اُس کی خدمت کے لئے حاضر رہیں اور رُکتے وقت اُسے اپنے خیموں سے گھیرے رکھیں۔
Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
روانہ ہوتے وقت وہی خیمے کو سمیٹیں اور رُکتے وقت وہی اُسے لگائیں۔ اگر کوئی اَور اُس کے قریب آئے تو اُسے سزائے موت دی جائے گی۔
Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj.
باقی اسرائیلی خیمہ گاہ میں اپنے اپنے دستے کے مطابق اور اپنے اپنے علَم کے ارد گرد اپنے خیمے لگائیں۔
Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
لیکن لاوی اپنے خیموں سے شریعت کی سکونت گاہ کو گھیر لیں تاکہ میرا غضب کسی غلط شخص کے نزدیک آنے سے اسرائیلیوں کی جماعت پر نازل نہ ہو جائے۔ یوں لاویوں کو شریعت کی سکونت گاہ کو سنبھالنا ہے۔“
Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.
اسرائیلیوں نے ویسا ہی کیا جیسا رب نے موسیٰ کو حکم دیا تھا۔