kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj.
та й говорили до них у Шіло в ханаанському Краї, кажучи: Господь наказав був через Мойсея дати нам міста на сидіння, а їхні пасовиська для нашої худоби.
Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
І вийшов жеребок для родів кегатеянина. І були синам священика Аарона з Левитів від племени Юдиного, і від племени Симеонового, і від племени Веніяминового тринадцять міст.
Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
А Кегатовим синам, що позосталися з родів племени Єфремового й з племени Данового та з половини племени Манасіїного жеребком дісталося десять міст.
Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.
А для Ґершонових синів від родів Іссахарового племени, і від Асирового племени, і від Нефталимового племени, і від половини Манасіїного племени в Башані жеребком дісталося тринадцять міст.
Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
А для Ґершонових синів з Левієвих родів від половини Манасіїного племени місто сховища вбійника: Ґолан у Башані та його пасовиська, і Беештера та її пасовиська, міст двоє.
Kaj de la tribo de Naftali: la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn.
А від Нефталимового племени місто сховища вбійника: Кедеш у Ґаліл та його пасовиська, і Хаммот-Дор та його пасовиська, і Картан та його пасовиська, міст троє.
Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
І Господь дав їм мир навколо, усе так, як присягнув був їхнім батькам. І ніхто зо всіх їхніх ворогів на встояв перед ними, усіх їхніх ворогів Господь дав у їхню руку.