II Chronicles 28

La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David.
Ахаз був віку двадцяти літ, коли він зацарював, і шістнадцять літ царював в Єрусалимі.
Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj;
І ходив він дорогами Ізраїлевих царів, а також робив литих бовванів Ваалів.
li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;
І він кадив у долині Бен-Гіннома, і палив своїх синів огнем за гидотами тих народів, що Господь повиганяв їх перед Ізраїлевими синами.
li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
І він приносив жертви та кадив на пагірках і на висотах, та під кожним зеленим деревом.
Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton.
І дав його Господь, Бог його, в руку сирійського царя, і вони повбивали з його війська та взяли до неволі від нього багатьох полонених, і спровадили до Дамаску. Крім того, він був виданий і в руку Ізраїлевого царя, і той уразив його великою поразою.
Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj — pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
І побив Пеках, син Ремалії, в Юді сто й двадцять тисяч одного дня, все мужів хоробрих, за те, що залишили вони Господа, Бога їхніх батьків.
Kaj Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la reĝo.
А Зіхрі, лицар Єфремів, забив Маасею, царського сина, й Азрікама, володаря дому, й Елкану, другого по царі.
Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion.
І Ізраїлеві сини взяли до неволі зо своїх братів двісті тисяч жінок, синів та дочок, а також пограбували від них велику здобич, і спровадили ту здобич до Самарії.
Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili: Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la ĉielon.
А там був Господній пророк, Одед ім'я йому. І він вийшов перед військо, що входило до Самарії, та й сказав їм: Ось Господь, Бог ваших батьків, у гніві на Юду, віддав їх у вашу руку, а ви повибивали між ними з лютістю, яка досягла аж до небес.
Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio.
А тепер ви задумуєте здобути собі за рабів та за невільниць дітей Юди та Єрусалиму. Чи ж за вами самими нема провин проти Господа, Бога вашого?
Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de kolero de la Eternulo.
Отож, послухайте мене тепер, і верніть тих полонених, яких взяли ви до неволі з ваших братів, бо на вас ревність Господнього гніву!
Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj, kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro,
І встали дехто з голів Єфремових синів: Азарія, син Єгоханана, Берехія, син Мешіллемотів, і Єхізкійя, син Шаллумів, і Амаса, син Хадлаїв, проти тих, що приходили з війська,
kaj diris al ili: Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael.
та й сказали до них: Не приводьте цих полонених сюди, бо на провину нам проти Господа ви задумуєте додати це до наших гріхів та до нашої провини. Бо велика наша провина та жар гніву Господнього на Ізраїля!
Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo.
І озброєні покинули тих полонених та ту здобич перед зверхниками та всім збором.
Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.
І встали ті мужі, що були означені іменами, і взяли полонених, і всіх їхніх нагих позодягали зо здобичі, і зодягнули їх, і обули їх, і нагодували їх, і напоїли їх, і намастили їх, і кожного слабого з них повезли на ослах. І припровадили їх до Єрихону, міста пальм, до їхніх братів, а самі вернулися до Самарії.
En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li.
Того часу послав цар Ахаз до асирійських царів, щоб допомогли йому.
Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.
Прийшли ще й едомляни, і побили багатьох між Юдою, і взяли до неволі полонених.
Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj, Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj enloĝiĝis tie.
А филистимляни розсипалися по містах Шефелі та Юдиного Неґеву, і здобули Бет-Шемеш, і Айялон, і Ґедерот, і Сохо та залежні міста його, і Тімну та залежні міста її, і Ґімзо та залежні міста його, й осілися там.
Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz, reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la Eternulo.
Бо Господь принизив Юду через Ахаза, Ізраїлевого царя, бо завільно поступав він щодо Юди, і спроневірився великим гріхом проти Господа.
Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin;
І прийшов на нього Тіґлат Пілнеесер, цар асирійський, й утискав його, і не допоміг йому.
ĉar Aĥaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
Бо Ахаз пограбував був Господній дім, і дім царів, і зверхників, і дав це асирійському цареві, та не було це на поміч йому.
En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
А в часі утиску його, то продовжував спроневірюватися Господеві він, той цар Ахаз.
Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
І приносив він жертви дамаським богам, що його побили, і говорив: Через те, що боги сирійських царів допомагають їм, то буду приносити їм жертви, вони будуть допомагати мені! А вони були йому на те, щоб спотикався він та ввесь Ізраїль!
Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem.
І Ахаз зібрав посуд Божого дому, і порубав посуд Божого дому. І позамикав він двері Господнього дому, і поробив собі жертівники в кожному куті в Єрусалимі...
Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
І в кожному місті Юдиному поробив він пагірки, щоб кадити іншим богам, і розгнівав Господа, Бога батьків своїх.
Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
А решта його діл та всі дороги його, перші й останні, ото вони описані в Книзі Царів Юдиних та Ізраїлевих.
Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filoj Ĥizkija.
І спочив Ахаз зо своїми батьками, і поховали його в місті, в Єрусалимі, бо не внесли його до гробів Ізраїлевих царів, а замість нього зацарював син його Єзекія.