Psalms 62

Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
Canım yalnız Tanrı’da huzur bulur, Kurtuluşum O’ndan gelir.
Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.
Tek kayam, kurtuluşum, Kalem O’dur, asla sarsılmam.
Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
Birini ezmek için daha ne vakte kadar Hep birlikte üstüne saldıracaksınız, Eğri bir duvara, Yerinden oynamış bir çite saldırır gibi?
Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
Tek düşünceleri onu doruktan indirmektir. Yalandan zevk alırlar. Ağızlarıyla hayırdua ederken, İçlerinden lanet okurlar. Sela
Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
Ey canım, yalnız Tanrı’da huzur bul, Çünkü umudum O’ndadır.
Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.
Tek kayam, kurtuluşum, Kalem O’dur, sarsılmam.
En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
Kurtuluşum ve onurum Tanrı’ya bağlıdır, Güçlü kayam, sığınağım O’dur.
Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.
Ey halkım, her zaman O’na güven, İçini dök O’na, Çünkü Tanrı sığınağımızdır. Sela
Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
Sıradan insan ancak bir soluk, Soylu insansa bir yalandır. Tartıya konduğunda ikisi birlikte soluktan hafiftir.
Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
Zorbalığa güvenmeyin, yağma malla övünmeyin; Varlığınız artsa bile, ona gönül bağlamayın.
Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio.
Tanrı bir şey söyledi, Ben iki şey duydum: Güç Tanrı’nındır,
Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.
[] Sevgi de senin, ya Rab! Çünkü sen herkese, yaptığının karşılığını verirsin.