aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj!
Como fuego abrasador de fundiciones, fuego que hace hervir las aguas, para que hicieras notorio tu nombre á tus enemigos, y las gentes temblasen á tu presencia!
Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj.
Saliste al encuentro al que con alegría obraba justicia, á los que se acordaban de ti en tus caminos: he aquí, tú te enojaste porque pecamos; en esos hay perpetuidad, y seremos salvos.
Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.
Si bien todos nosotros somos como suciedad, y todas nuestras justicias como trapo de inmundicia; y caímos todos nosotros como la hoja, y nuestras maldades nos llevaron como viento.
Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.
Y nadie hay que invoque tu nombre, que se despierte para tenerte; por lo cual escondiste de nosotros tu rostro, y nos dejaste marchitar en poder de nuestras maldades.
Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj dezirindaĵoj fariĝis ruinoj.
La casa de nuestro santuario y de nuestra gloria, en la cual te alabaron nuestros padres, fué consumida al fuego; y todas nuestras cosas preciosas han sido destruídas.