Genesis 17

Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.
Y SIENDO Abram de edad de noventa y nueve años, aparecióle JEHOVÁ, y le dijo: Yo soy el Dios Todopoderoso; anda delante de mí, y sé perfecto.
Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.
Y pondré mi pacto entre mí y ti, y multiplicarte he mucho en gran manera.
Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
Entonces Abram cayó sobre su rostro, y Dios habló con él diciendo:
Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
Yo, he aquí mi pacto contigo: Serás padre de muchedumbre de gentes:
Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj.
Y no se llamará más tu nombre Abram, sino que será tu nombre Abraham, porque te he puesto por padre de muchedumbre de gentes.
Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi.
Y multiplicarte he mucho en gran manera, y te pondré en gentes, y reyes saldrán de ti.
Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
Y estableceré mi pacto entre mí y ti, y tu simiente después de ti en sus generaciones, por alianza perpetua, para serte á ti por Dios, y á tu simiente después de ti.
Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
Y te daré á ti, y á tu simiente después de ti, la tierra de tus peregrinaciones, toda la tierra de Canaán en heredad perpetua; y seré el Dios de ellos.
Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.
Dijo de nuevo Dios á Abraham: Tú empero guardarás mi pacto, tú y tu simiente después de ti por sus generaciones.
Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata.
Éste será mi pacto, que guardaréis entre mí y vosotros y tu simiente después de ti: Será circuncidado todo varón de entre vosotros.
Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.
Circuncidaréis, pues, la carne de vuestro prepucio, y será por señal del pacto entre mí y vosotros.
Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.
Y de edad de ocho días será circuncidado todo varón entre vosotros por vuestras generaciones: el nacido en casa, y el comprado á dinero de cualquier extranjero, que no fuere de tu simiente.
Cirkumcidata estu ĉiu naskita en via domo aŭ aĉetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.
Debe ser circuncidado el nacido en tu casa, y el comprado por tu dinero: y estará mi pacto en vuestra carne para alianza perpetua.
Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi rompis.
Y el varón incircunciso que no hubiere circuncidado la carne de su prepucio, aquella persona será borrada de su pueblo; ha violado mi pacto.
Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara.
Dijo también Dios á Abraham: Á Sarai tu mujer no la llamarás Sarai, mas Sara será su nombre.
Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi.
Y bendecirla he, y también te daré de ella hijo; sí, la bendeciré, y vendrá á ser madre de naciones; reyes de pueblos serán de ella.
Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
Entonces Abraham cayó sobre su rostro, y rióse, y dijo en su corazón: ¿Á hombre de cien años ha de nacer hijo? ¿y Sara, ya de noventa años, ha de parir?
Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi!
Y dijo Abraham á Dios: Ojalá Ismael viva delante de ti.
Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
Y respondió Dios: Ciertamente Sara tu mujer te parirá un hijo, y llamarás su nombre Isaac; y confirmaré mi pacto con él por alianza perpetua para su simiente después de él.
Ankaŭ pri Iŝmael Mi aŭdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskiĝos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.
Y en cuanto á Ismael, también te he oído: he aquí que le bendeciré, y le haré fructificar y multiplicar mucho en gran manera: doce príncipes engendrará, y ponerlo he por gran gente.
Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro.
Mas yo estableceré mi pacto con Isaac, al cual te parirá Sara por este tiempo el año siguiente.
Kaj Li ĉesis paroli kun li, kaj Dio leviĝis for de Abraham.
Y acabó de hablar con él, y subió Dios de con Abraham.
Kaj Abraham prenis sian filon Iŝmael kaj ĉiujn naskitajn en lia domo kaj ĉiujn aĉetitajn per lia mono, ĉiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.
Entonces tomó Abraham á Ismael su hijo, y á todos los siervos nacidos en su casa, y á todos los comprados por su dinero, á todo varón entre los domésticos de la casa de Abraham, y circuncidó la carne del prepucio de ellos en aquel mismo día, como Dios le había dicho.
Kaj Abraham havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.
Era Abraham de edad de noventa y nueve años cuando circuncidó la carne de su prepucio.
Kaj lia filo Iŝmael havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.
É Ismael su hijo era de trece años cuando fué circuncidada la carne de su prepucio.
En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael;
En el mismo día fué circuncidado Abraham é Ismael su hijo.
kaj ĉiuj liaj domanoj, kiuj naskiĝis en la domo aŭ estis aĉetitaj per mono ĉe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.
Y todos los varones de su casa, el siervo nacido en casa, y el comprado por dinero del extranjero, fueron circuncidados con él.