I Corinthians 12

Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
Y ACERCA de los dones espirituales, no quiero, hermanos, que ignoréis.
Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
Sabéis que cuando erais Gentiles, ibais, como erais llevados, á los ídolos mudos.
Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
Por tanto os hago saber, que nadie que hable por Espíritu de Dios, llama anatema á Jesús; y nadie puede llamar á Jesús Señor, sino por Espíritu Santo.
Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
Empero hay repartimiento de dones; mas el mismo Espíritu es.
Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
Y hay repartimiento de ministerios; mas el mismo Señor es.
Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.
Y hay repartimiento de operaciones; mas el mismo Dios es el que obra todas las cosas en todos.
Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
Empero á cada uno le es dada manifestación del Espíritu para provecho.
Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
Porque á la verdad, á éste es dada por el Espíritu palabra de sabiduría; á otro, palabra de ciencia según el mismo Espíritu;
al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
Á otro, fe por el mismo Espíritu, y á otro, dones de sanidades por el mismo Espíritu;
kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
Á otro, operaciones de milagros, y á otro, profecía; y á otro, discreción de espíritus; y á otro, géneros de lenguas; y á otro, interpretación de lenguas.
sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
Mas todas estas cosas obra uno y el mismo Espíritu, repartiendo particularmente á cada uno como quiere.
Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
Porque de la manera que el cuerpo es uno, y tiene muchos miembros, empero todos los miembros del cuerpo, siendo muchos, son un cuerpo, así también Cristo.
Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
Porque por un Espíritu somos todos bautizados en un cuerpo, ora Judíos ó Griegos, ora siervos ó libres; y todos hemos bebido de un mismo Espíritu.
Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.
Pues ni tampoco el cuerpo es un miembro, sino muchos.
Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
Si dijere el pie: Porque no soy mano, no soy del cuerpo: ¿por eso no será del cuerpo?
Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
Y si dijere la oreja: Porque no soy ojo, no soy del cuerpo: ¿por eso no será del cuerpo?
Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?
Si todo el cuerpo fuese ojo, ¿dónde estaría el oído? Si todo fuese oído, ¿dónde estaría el olfato?
Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.
Mas ahora Dios ha colocado los miembros cada uno de ellos en el cuerpo, como quiso.
Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
Que si todos fueran un miembro, ¿dónde estuviera el cuerpo?
Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.
Mas ahora muchos miembros son á la verdad, empero un cuerpo.
Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas.
Ni el ojo puede decir á la mano: No te he menester: ni asimismo la cabeza á los pies: No tengo necesidad de vosotros.
Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
Antes, mucho más los miembros del cuerpo que parecen más flacos, son necesarios;
kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
Y á aquellos del cuerpo que estimamos ser más viles, á éstos vestimos más honrosamente; y los que en nosotros son menos honestos, tienen más compostura.
sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
Porque los que en nosotros son más honestos, no tienen necesidad: mas Dios ordenó el cuerpo, dando más abundante honor al que le faltaba;
por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
Para que no haya desavenencia en el cuerpo, sino que los miembros todos se interesen los unos por los otros.
Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.
Por manera que si un miembro padece, todos los miembros á una se duelen; y si un miembro es honrado, todos los miembros á una se gozan.
Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
Pues vosotros sois el cuerpo de Cristo, y miembros en parte.
Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
Y á unos puso Dios en la iglesia, primeramente apóstoles, luego profetas, lo tercero doctores; luego facultades; luego dones de sanidades, ayudas, gobernaciones, géneros de lenguas.
Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?
¿Son todos apóstoles? ¿son todos profetas? ¿todos doctores? ¿todos facultades?
ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?
¿Tienen todos dones de sanidad? ¿hablan todos lenguas? ¿interpretan todos?
Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.
Empero procurad los mejores dones; mas aun yo os muestro un camino más excelente.