Proverbs 23

Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
Gdy siądziesz, abyś jadł z panem, uważaj pilnie, kto jest przed tobą;
Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo.
Inaczej wraziłbyś nóż w gardło swoje, jeźlibyś był chciwy pokarmu.
Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano.
Nie pragnij łakoci jego ; bo są pokarmem obłudnym.
Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.
Nie staraj się, abyś się zbogacił; owszem, zaniechaj opatrzności twojej.
Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
I miałżebyś obrócić oczy twoje na bogactwo, które prędko niszczeje? bo sobie uczyni skrzydła podobne orlim, i uleci do nieba.
Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.
Nie jedz chleba człowieka zazdrosnego, a nie żądaj łakoci jego.
Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
Albowiem jako on ciebie waży w myśli swej, tak ty waż pokarm jego. Mówić: Jedz i pij, ale serce jego nie jest z tobą.
La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
Sztuczkę twoję, którąś zjadł, zwrócisz, a utracisz wdzięczne słowa twoje.
En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.
Przed głupim nie mów; albowiem wzgardzi roztropnością powieści twoich.
Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
Nie przenoś granicy starej, a na rolę sierotek nie wchodź.
Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.
Bo obrońca ich możny; onci się podejmuje sprawy ich przeciwko tobie.
Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
Obróć do nauki serce twoje, a uszy twoje do powieści umiejętności.
Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.
Nie odejmuj od młodego karności; bo jeźli go ubijesz rózgą, nie umrze.
Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.
Ty go bij rózgą, a duszę jego z piekła wyrwiesz.
Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.
Synu mój! będzieli mądre serce twoje, będzie się weseliło serce moje, serce moje we mnie;
Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
I rozweselą się nerki moje, gdy będą mówiły wargi twoje, co jest prawego.
Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.
Niech nie zajrzy serce twoje grzesznikom; ale raczej chodż w bojańni Pańskiej na każdy dzień;
Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.
Bo iż jest zapłata, przeto nadzieja twoja nie będzie wykorzeniona.
Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
Słuchaj, synu mój! a bądź mądry, i nawiedź na drogę serce twoje.
Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
Nie bywaj między pijanicami wina, ani między żarłokami mięsa;
Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.
Boć pijanica i żarłok zubożeje, a ospały w łatach chodzić będzie.
Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.
Słuchaj ojca twego, który cię spłodził, a nie pogardzaj matką twoją, gdy się zstarzeje.
Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.
Kupuj prawdę, a nie sprzedawaj jej; kupuj mądrość, umiejętność i rozum.
Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.
Bardzo się raduje ojciec sprawiedliwego, a kto spłodził mądrego, weseli się z niego.
Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.
Niech się tedy weseli ojciec twój, i matka twoja; i niech się rozraduje rodzicielka twoja.
Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
Synu mój! daj mi serce twoje, a oczy twoje niechaj strzegą dróg moich.
Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
Bo nierządnica jest dół głęboki, a cudza żona jest studnia ciasna.
Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
Ona też jako zbojca zasadzki czyni, a zuchwalców między ludźmi rozmnaża.
Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
Komu biada? Komu niestety? Komu zwady? Komu krzyk? Komu rany daremne? Komu zapalenie oczów?
Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
Tym, którzy siadają na winie; tym, którzy chodzą, szukając przyprawnego wina.
Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
Nie zapatruj się na wino, gdy się rumieni, i gdy wydaje w kubku łunę swoję, a prosto wyskakuje.
En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
Bo na koniec jako wąż ukąsi, a jako żmija uszczknie;
Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.
Oczy twoje patrzyć będą na cudze żony, a serce twe będzie mówiło przewrotności;
Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
I będziesz jako ten, który leży w pośród morza, a jako ten, który śpi na wierzchu masztu;
Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.
Rzeczesz:Ubito mię, a nie stękałem, potłuczono mię, a nie czułem. Gdy się ocucę, udam się zaś do tego.