Zephaniah 3

Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!
הוי מראה ונגאלה העיר היונה׃
Ĝi ne aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon; la Eternulon ĝi ne fidas, al sia Dio ĝi sin ne turnas.
לא שמעה בקול לא לקחה מוסר ביהוה לא בטחה אל אלהיה לא קרבה׃
Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas kiel blekegantaj leonoj; ĝiaj juĝistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas ĝis mateno.
שריה בקרבה אריות שאגים שפטיה זאבי ערב לא גרמו לבקר׃
Ĝiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; ĝiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.
נביאיה פחזים אנשי בגדות כהניה חללו קדש חמסו תורה׃
La Eternulo estas justulo meze de ĝi, Li ne faras maljustaĵon; ĉiumatene Li montras Siajn leĝojn, ne ĉesas; sed la malpiulo ne konas honton.
יהוה צדיק בקרבה לא יעשה עולה בבקר בבקר משפטו יתן לאור לא נעדר ולא יודע עול בשת׃
Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie troviĝas jam neniu homo, neniu loĝanto.
הכרתי גוים נשמו פנותם החרבתי חוצותם מבלי עובר נצדו עריהם מבלי איש מאין יושב׃
Mi diris al ĝi: Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita ĝia loĝejo, kiom ajn Mi punus ĝin; sed ili rapidis malbonigi ĉiujn siajn agojn.
אמרתי אך תיראי אותי תקחי מוסר ולא יכרת מעונה כל אשר פקדתי עליה אכן השכימו השחיתו כל עלילותם׃
Tial atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.
לכן חכו לי נאם יהוה ליום קומי לעד כי משפטי לאסף גוים לקבצי ממלכות לשפך עליהם זעמי כל חרון אפי כי באש קנאתי תאכל כל הארץ׃
Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.
כי אז אהפך אל עמים שפה ברורה לקרא כלם בשם יהוה לעבדו שכם אחד׃
El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disĵetita popolo, alportos al Mi donacojn.
מעבר לנהרי כוש עתרי בת פוצי יובלון מנחתי׃
En tiu tempo vi ne plu hontos pri ĉiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraŭ Mi; ĉar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.
ביום ההוא לא תבושי מכל עלילתיך אשר פשעת בי כי אז אסיר מקרבך עליזי גאותך ולא תוספי לגבהה עוד בהר קדשי׃
Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.
והשארתי בקרבך עם עני ודל וחסו בשם יהוה׃
La restintoj el Izrael ne faros maljustaĵon, ne parolos mensogon, kaj en ilia buŝo ne troviĝos lango trompa, sed ili paŝtiĝados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.
שארית ישראל לא יעשו עולה ולא ידברו כזב ולא ימצא בפיהם לשון תרמית כי המה ירעו ורבצו ואין מחריד׃
Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.
רני בת ציון הריעו ישראל שמחי ועלזי בכל לב בת ירושלם׃
La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon.
הסיר יהוה משפטיך פנה איבך מלך ישראל יהוה בקרבך לא תיראי רע עוד׃
En tiu tempo oni diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne senfortiĝu.
ביום ההוא יאמר לירושלם אל תיראי ציון אל ירפו ידיך׃
La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.
יהוה אלהיך בקרבך גבור יושיע ישיש עליך בשמחה יחריש באהבתו יגיל עליך ברנה׃
La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.
נוגי ממועד אספתי ממך היו משאת עליה חרפה׃
Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin.
הנני עשה את כל מעניך בעת ההיא והושעתי את הצלעה והנדחה אקבץ ושמתים לתהלה ולשם בכל הארץ בשתם׃
En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.
בעת ההיא אביא אתכם ובעת קבצי אתכם כי אתן אתכם לשם ולתהלה בכל עמי הארץ בשובי את שבותיכם לעיניכם אמר יהוה׃