Titus 1

Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco,
פולוס עבד אלהים ושליח ישוע המשיח לפי אמונת בחירי אלהים ודעת האמת אשר לחסידות׃
kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj,
עלי תקות חיי העולם אשר הבטיח לפני ימות עולם האל אשר לא ישקר׃
sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;
וגלה במועדו את דברו על ידי הקריאה המפקדה בידי על פי מצות האלהים מושיענו׃
al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
אל טיטוס בנו האמתי לפי אמונה אחת חסד ורחמים ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח מושיענו׃
Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi;
לזאת עזבתיך בקריטי למען תשלים את החסד ותשים זקנים בכל עיר ועיר כאשר צויתיך׃
se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj.
אם ימצא איש תם ובעל אשה אחת ויש לו בנים מאמינים ואין עליהם טענת פריצות ואינם סוררים׃
Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
כי פקיד העדה צריך להיות איש תם כסכן לאלהים לא עמד על דעתו ולא רגזן ולא אהב יין ולא בעל אגרף ולא נטה אחרי הבצע׃
sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
כי אם יהי מכניס ארחים ואהב טוב וצנוע וצדיק וקדוש וכבש את יצרו׃
tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.
ומחזיק בדבר הנאמן כפי ההוראה למען יהיה בכחו להזהיר בלקח הבריא ולהוכיח את המריבים׃
Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
כי יש הרבה מרדים מדברי הבל ומתעי נפש ובפרט מן המולים׃
kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno.
אשר סכור יסכר פיהם ההפכים בתים כלם בהורותם דברים לא כנים עקב בצע׃
Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj.
וכבר אמר אחד מהם נביאם אשר בתוכם בני קריטי כזבים הם מעולם וחיות רעות וכרשים עצלים׃
Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,
והעדות הזאת אמת היא ובעבור כן תוכיחם תוכחה קשה למען יהיו בריאים באמונה׃
ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.
ולא ישימו לב אל הגדות היהודים ואל מצות האנשים הסרים מן האמת׃
Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.
הן הכל טהור לטהורים אבל לנטמאים ולאינם מאמינים אין דבר טהור כי נטמאה גם דעתם גם רוחם׃
Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.
אמרים המה כי ידעו את האלהים ובמעשיהם כופרים בו כי מתעבים וממרים הם ולא יצלחו לכל מעשה טוב׃