Song of Solomon 6

Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturniĝis via amato, Por ke ni lin serĉu kun vi?
אנה הלך דודך היפה בנשים אנה פנה דודך ונבקשנו עמך׃
Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn.
דודי ירד לגנו לערוגות הבשם לרעות בגנים וללקט שושנים׃
Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj.
אני לדודי ודודי לי הרעה בשושנים׃
Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj taĉmentoj.
יפה את רעיתי כתרצה נאוה כירושלם אימה כנדגלות׃
Forturnu la okulojn for de mi, Ĉar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
הסבי עיניך מנגדי שהם הרהיבני שערך כעדר העזים שגלשו מן הגלעד׃
Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.
שניך כעדר הרחלים שעלו מן הרחצה שכלם מתאימות ושכלה אין בהם׃
Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.
כפלח הרמון רקתך מבעד לצמתך׃
Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.
ששים המה מלכות ושמנים פילגשים ועלמות אין מספר׃
Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; Ŝi estas la sola ĉe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino; La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante:
אחת היא יונתי תמתי אחת היא לאמה ברה היא ליולדתה ראוה בנות ויאשרוה מלכות ופילגשים ויהללוה׃
Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj taĉmentoj?
מי זאת הנשקפה כמו שחר יפה כלבנה ברה כחמה אימה כנדגלות׃
Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras.
אל גנת אגוז ירדתי לראות באבי הנחל לראות הפרחה הגפן הנצו הרמנים׃
Tiam mi ankoraŭ ne sciis, Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo.
לא ידעתי נפשי שמתני מרכבות עמי נדיב׃
Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit; Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj?
שובי שובי השולמית שובי שובי ונחזה בך מה תחזו בשולמית כמחלת המחנים׃