Romans 3

Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?
ועתה מה הוא יתרון היהודי ומה היא תועלת המילה׃
Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
הרבה מכל פנים בראשון כי הפקדו בידם דברי אלהים׃
Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
כי מה הוא אם מקצתם לא האמינו היבטל חסרון אמונתם את אמונת אלהים׃
Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
חלילה אבל יהי האל הוא הנאמן וכל האדם כזב ככתוב למען תצדק בדברך תזכה בשפטך׃
Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
ואם עולתנו תרומם את צדקת האלהים מה נאמר הכי יש עול באלהים המשלח חרון אפו לפי דרך בני אדם אנכי מדבר׃
Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?
חלילה שאם כן איך ישפט האלהים את העולם׃
Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
כי אם על ידי כזבי תרבה ותפרץ אמת אלהים לתהלתו למה זה אני אשפט עוד כחוטא׃
kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
ולא נעשה כדבר מחרפינו ומקצת מוציאי דבה עלינו לאמר הנה אמרים נעשה הרע למען יצא הטוב אשר דינם יבא עליהם בצדק׃
Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
ועתה מה הוא היש לנו מעלה יתרה לא במאומה כבר הוכחנו כי גם היהודים גם היונים כלם הם תחת החטא׃
kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
ככתוב אין צדיק אין גם אחד׃
Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
אין משכיל אין דרש את אלהים׃
Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
הכל סר יחדו נאלחו אין עשה טוב אין גם אחד׃
Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
קבר פתוח גרונם לשונם יחליקון חמת עכשוב תחת שפתימו׃
Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
אשר אלה פיהם מלא ומררות׃
Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
רגליהם ימהרו לשפך דם׃
Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
שד ושבר במסלותם׃
Kaj vojon de paco ili ne konas;
ודרך שלום לא ידעו׃
Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
אין פחד אלהים לנגד עיניהם׃
Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
ואנחנו ידענו כי כל מה שאמרה התורה מדברת אל אלה אשר תחת התורה למען יסכר כל פה והיה כל העולם מחיב לפני אלהים׃
ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
יען אשר ממעשי התורה לא יצדק לפניו כל בשר כי על ידי התורה דעת החטא׃
Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
ועתה בבלי תורה צדקת אלהים לאור יצאה אשר העידו עליה התורה והנביאים׃
nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;
והיא צדקת אלהים באמונת ישוע המשיח אל כל ועל כל אשר האמינו בו כי אין הבדל׃
ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;
כי כלם חטאו וחסרי כבוד אלהים המה׃
pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
ונצדקו חנם בחסדו על ידי הפדות אשר היתה במשיח ישוע׃
kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;
אשר שמו האלהים לפנינו לכפרת על ידי האמונה בדמו להראות את צדקתו אחרי אשר העביר את החטאים שנעשו לפנים בעת חמלת אלהים׃
por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
להראות את צדקתו בעת הזאת להיותו צדיק ומצדיק את בן אמונת ישוע׃
Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.
ועתה איה ההתהללות הלא נשבתה ועל ידי תורת מה העל ידי תורת המעשים לא כי על ידי תורת האמונה׃
Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.
לכן נחשב כי באמונה יצדק האדם בבלי מעשי תורה׃
Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;
או האלהים רק אלהי היהודים הלא גם אלהי הגוים אכן גם אלהי הגוים הוא׃
ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.
כי אחד האלהים המצדיק את המולים מתוך האמונה ואת הערלים על ידי האמונה׃
Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.
ועתה המבטלים אנחנו את התורה על ידי האמונה חלילה אך מקימים אנחנו את התורה׃