Romans 15

Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem.
ועלינו החזקים לשאת חלשות הכשלים ואל נבקש הנאת עצמנו׃
Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.
כי כל אחד ממנו יבקש הנאת חברו לטוב לו למען יבנה׃
Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
כי גם המשיח לא בקש הנאת עצמו אלא ככתוב חרפות חורפיך נפלו עלי׃
Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
כי כל אשר נכתב מלפנים ללמדנו נכתב למען תהיה לנו תקוה בסבלנות ובתנחומות הכתובים׃
Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo;
ואלהי הסבלנות והנחמה הוא יתן לכם להיות כלכם לב אחד על פי המשיח ישוע׃
por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
אשר תכבדו בנפש אחת ובפה אחד את האלהים אבי אדנינו ישוע המשיח׃
Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
על כן תקבלו איש את אחיו כאשר גם המשיח קבל אתנו לכבוד האלהים׃
Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
ואני אמר כי ישוע המשיח היה למשרת בני המילה למען אמת האלהים לקים את ההבטחות אשר לאבות׃
kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
והגוים המה יכבדו את האלהים למען רחמיו ככתוב על כן אודך בגוים ולשמך אזמרה׃
Kaj ankaŭ oni diras: Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
ואומר הרנינו גוים עמו׃
Kaj ankaŭ: Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.
ואומר הללו את יהוה כל גוים שבחוהו כל האמים׃
Kaj ankaŭ Jesaja diras: Estos radiko de Jiŝaj, Kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.
וישעיהו אמר והיה שרש ישי אשר עמד לנס עמים אליו גוים יקוו׃
Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.
ואלהי התקוה הוא ימלא אתכם כל שמחה ושלום באמונה למען תעדף תקותכם בגבורת רוח הקדש׃
Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
והנה אחי מבטח אני בכם כי גם אתם בעצמכם מלאי אהבת חסד ממלאים כל דעת ותוכלו להוכיח איש את רעהו׃
Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
אך העזתי מעט בכתבי אליכם הנה והנה כמזכיר אתכם על פי החסד הנתון לי מאת האלהים׃
ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
להיותי משרת ישוע המשיח לגוים ולכהן בבשורת האלהים למען יהיה קרבן הגוים רצוי ומקדש ברוח הקדש׃
Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
על כן יש לי להתהלל במשיח ישוע נגד האלהים׃
Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
כי לא אעז פני לדבר דבר זולתי אשר עשה המשיח בידי למען הטות באמר ובמעשה את לב הגוים לסור למשמעתו׃
en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;
בגבורת אתות ומופתים ובגבורת רוח אלהים עד כי מלאתי מירושלים וסביבותיה ועד לאלוריקון את בשורת המשיח׃
jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;
בהשתדלי להגיד את הבשורה לא במקמות אשר שם כבר נקרא שם המשיח לבלתי בנות על יסוד אחרים׃
sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.
כי אם ככתוב אשר לא ספר להם ראו ואשר לא שמעו התבוננו׃
Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi;
וזה הוא הדבר אשר נעצרתי בגללו פעם ושתים מבוא אליכם׃
sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,
אבל כעת אשר אין עוד מקום לי בגלילות האלה ונכסף נכספתי לבא אליכם זה שנים רבות׃
kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi);
אבוא אליכם בלכתי לאספמיא כי מקוה אנכי לראותכם בעברי ואתם תשלחוני שמה ואשבעה מעט מכם בראשונה׃
sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
אמנם עתה אלכה ירושלימה לעזור את הקדושים׃
Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem.
כי מקדוניא ואכיא הואילו לתת משאת נדבה לאביוני הקדושים אשר בירושלים׃
Volonte ili decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ en materiaj aferoj.
כי הואילו ואף מחיבים הם להם כי אם היה לגוים חלק בדברי הרוח אשר להם הלא עליהם לעזרם גם בדברי הגוף׃
Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.
לכן כשגמרתי את זאת וחתמתי להם הפרי הזה אז אעברה דרך ארצכם לאספמיא׃
Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.
ויודע אנכי כי בבאי אליכם אבוא במלא ברכת בשורת המשיח׃
Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi;
ואני מעורר אתכם אחי באדנינו ישוע המשיח ובאהבת הרוח להתאמץ אתי בהעתיר בעדי אל האלהים׃
ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
למען אשר אנצל מהסוררים בארץ יהודה ויערב על הקדושים שמושי לשם ירושלים׃
por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi.
ואשר אבוא אליכם במשחה ברצון אלהים ואנפש עמכם׃
Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.
ואלהי השלום עם כלכם אמן׃