Revelation of John 2

Al la anĝelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:
אל מלאך קהל אפסוס כתב כה אמר האחז בימינו שבעת הכוכבים המתהלך בתוך שבע מנרות הזהב׃
Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;
ידעתי את מעשיך ואת עמלך ואת סבלך וכי לא תוכל שאת את הרשעים ותנסה את האמרים שליחים אנחנו ואינם ותמצאם כזבים׃
kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis.
ואתה נשאת הרבה ויש לך סבלנות ולמען שמי לא יעפת׃
Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon.
אך יש לי עליך כי עזבת את אהבתך הראשונה׃
Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos.
זכר אפוא אי מזה נפלת ושובה ועשה מעשיך הראשנים ואם לא הנני בא עליך מהר ונסחתי מנורתך ממקומה אם לא תשוב׃
Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas.
אבל זאת היא לך כי תשנא את מעשי הניקלסיים אשר שנאתים גם אני׃
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות המנצח אתן לו לאכל מעץ החיים אשר בתוך גן עדן לאלהים׃
Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis:
ואל מלאך קהל זמירנא כתב כה אמר הראשון והאחרון אשר מת ויחי׃
Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
ידעתי את מעשיך ואת צרתך ואת רישך ואולם עשיר אתה ואת גדוף האמרים יהודים אנחנו ואינם כי אם כנסית השטן׃
Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
אל תירא את אשר עליך לסבל הנה עתיד המלשין להשליך מכם לבית המשמר למען תנסו והייתם בצרה עשרת ימים היה נאמן עד מות ואתנה לך עטרת החיים׃
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.
מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות המנצח לא ינזק במות השני׃
Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo:
ואל מלאך קהל פרגמוס כתב כה אמר אשר לו חרב פיפיות החדה׃
Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.
ידעתי את מעשיך ואת מקום שבתך אשר שם כסא השטן ותדבק בשמי ולא שקרת באמונתי גם בימי אנטיפס עדי הנאמן אשר נהרג אצלכם מקום מושב השטן׃
Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu.
אך מעט יש לי עליך כי שם עמך אנשים דבקים בתורת בלעם אשר הורה את בלק לתת מכשול לפני בני ישראל לאכל מזבחי אלילים ולזנות׃
Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.
כן נמצאו גם בך אנשים דבקים בתורת הניקלסיים אשר שנאתי׃
Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.
שובה ואם לא כי עתה אבוא עליך מהרה ונלחמתי בם בחרב פי׃
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.
מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות המנצח אאכילנו מן המן הגנוז ונתתי לו אבן לבנה ועל האבן מפתח שם חדש אשר לא ידענו איש זולתי המקבל׃
Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:
ואל מלאך קהל תיאטירא כתב כה אמר בן האלהים אשר עיניו כלבת אש ומרגלתיו כעין נחשת קלל׃
Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.
ידעתי את מעשיך ואהבתך ואמונתך ועבורתך וסבלך וכי מעשיך האחרונים רבים הם מן הראשנים׃
Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn.
אך מעט יש לי עליך כי תניח את האשה איזבל האמרת כי היא נביאה ללמד ולהתעות את עבדי לזנות ולאכל זבחי אלילים׃
Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco.
ואתן לה זמן לשוב והיא מאנה לשוב מתזנותיה׃
Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj.
הנני מפיל אתה על מטה ואת המנאפים אתה בצרה גדולה אם לא ישובו ממעשיהם׃
Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj.
והרגתי במות את בניה וידעו כל הקהלות כי אני חקר כליות ולב ונתתי לכם לכל איש כפרי מעלליו׃
Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon.
אבל אמר אני לכם ולשאר הנמצאים בתיאטירא כל אשר אין להם הלקח ההוא ולא ידעו את עמקות השטן כאשר הם מתהללים לא אשים עליכם משא אחר׃
Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos.
אפס מה שיש לכם החזיקו בו עד כי אבוא׃
Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj;
והמנצח ושמר את מעשי עד עת קץ אתן לו שלטן על הגוים׃
kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro;
ורעם בשבט ברזל ככלי יוצר ינפצו כאשר קבלתי גם אנכי מאת אבי׃
kaj mi donos al li la matenan stelon.
ונתתי לו כוכב השחר׃
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות׃