Revelation of John 15

Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan: sep anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis la kolero de Dio.
וארא אות אחרת בשמים גדולה ונפלאה שבעה מלאכים הנשאים את שבע המכות האחרנות כי בהן כלה זעם אלהים׃
Kaj mi vidis kvazaŭ vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj ĝian bildon kaj la numeron de ĝia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.
וארא כים זכוכית בלול באש ואת המתגברים על החיה ועל צלמה ועל תוה ועל מספר שמה עמדים על ים הזכוכית וכנרות אלהים בידיהם׃
Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la Ŝafido, dirante: Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.
וישירו את שירת משה עבד אלהים ושירת השה לאמר גדולים מעשיך ונפלאים יהוה אלהים צבאות צדק ואמת דרכיך מלך הגוים׃
Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.
מי לא ייראך יהוה ולא יכבד את שמך כי קדוש אתה לבדך כי כל הגוים יבאו וישתחוו לפניך כי נגלו משפטי צדקך׃
Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermiĝis la templo de la tabernaklo de la atesto en la ĉielo;
ואחרי כן ראיתי והנה נפתח היכל משכן העדות בשמים׃
kaj elvenis el la templo la sep anĝeloj, havante la sep plagojn, vestite per linaĵo pura kaj luma, kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono.
ויצאו מן ההיכל שבעה המלאכים הנשאים את שבע המכות מלבשים בד טהור וצח וחגורים אזורי זהב על לבביהם׃
Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne.
ואחת מארבע החיות נתנה אל שבעת המלאכים שבע קערת זהב מלאות חמת האלהים החי לעולמי העולמים׃
Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep plagoj de la sep anĝeloj.
וימלא ההיכל עשן מכבוד אלהים ועזו ולא יכל איש לבוא אל ההיכל עד אשר כלו שבע המכות אשר בידי שבעה המלאכים׃