Revelation of John 11

Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi.
וינתן לי קנה דומה למטה ויעמד המלאך ויאמר קום ומד את היכל יהוה ואת המזבח ואת המשתחוים בו׃
Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.
ואת החצר אשר לפנימה להיכל השלך חוצה ואל תמדנה כי נתנה לגוים ורמסו את העיר הקדשה ארבעים ושנים חדשים׃
Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakaĵo.
ואתן לשני עדי ונבאו ימים אלף ומאתים וששים מתכסים בשקים׃
Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.
אלה הם שני הזיתים ושתי המנרות העמדים לפני אלהי הארץ׃
Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj formanĝas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.
וכי יבקש איש להרע להם תצא אש מפיהם ואכלה את איביהם וכן כל המבקש להרע להם מות יומת׃
Ili havas la povon fermi la ĉielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon, kaj frapi la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos.
ולהם השלטן לעצר את השמים ולא יהיה מטר בימי נבואתם וישלטו על המים להפכם לדם ועל הארץ להכתה בכל נגע מדי יחפצו׃
Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.
ואחרי השלימם עדותם החיה העלה מן התהום תעשה עמהם מלחמה ותוכל להם והרגתם׃
Kaj iliaj kadavroj kuŝas sur la strato de la granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaŭ ilia Sinjoro estis krucumita.
והיתה נבלתם ברהוב העיר הגדולה הנקראת כפי הרוח בשם סדום ומצרים אשר שם נצלב גם אדנינו׃
Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.
ורבים מן העמים והמשפחות והלשנות והגוים יראו את נבלתם ימים שלשה וחצי ולא יתנו את גויתם לשום בקברים׃
Kaj la loĝantoj sur la tero ĝojas pri ili, kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero.
וישבי הארץ ישמחו עליהם ויעלזו וישלחו מנות זה לזה כי שני הנביאים האלה הכאיבו את ישבי הארץ׃
Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.
ויהי אחרי ימים שלשה וחצי ותבא בהם רוח חיים מאת האלהים ויעמדו על רגליהם ואימה גדולה נפלה על כל ראיהם׃
Kaj ili aŭdis grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili: Suprenvenu ĉi tien. Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.
וישמעו קול גדול מן השמים מדבר אליהם לאמר עלו הנה ויעלו בענן השמימה ושנאיהם ראים אתם׃
Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la ĉielo.
ובשעה ההיא היה רעש גדול ותפל עשירית העיר ושבעת אלפים שמות בני אדם נהרגו ברעש והנשארים רעדה אחזתם ויתנו כבוד לאלהי השמים׃
La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.
הצרה השנית חלפה הלכה לה והנה הצרה השלישית מהרה תבוא׃
Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.
והמלאך השביעי תקע בשופר ויהי קלות גדולים בשמים ויאמרו הנה ממלכת העולם היתה לאדיניו ולמשיחו והוא ימלך לעולמי עולמים׃
Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio,
ועשרים וארבעה הזקנים הישבים לפני האלהים על כסאותם נפלו על פניהם וישתחוו לאלהים׃
dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.
ויאמרו מודים אנחנו לך יהוה אלהים צבאות ההוה והיה ויבוא כי לבשת עזך הגדול ותמלך׃
Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.
והגוים קצפו ויבא קצפך ועת המתים להשפט ולתת שכר לעבדיך הנביאים ולקדשים וליראי שמך למקטנם ועד גדולם ולהשחית את משחיתי הארץ׃
Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.
ויפתח היכל יהוה בשמים וירא ארון בריתו בהיכל ויהי ברקים וקלות ורעמים ורעש וברד כבד׃