Psalms 96

Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.
שירו ליהוה שיר חדש שירו ליהוה כל הארץ׃
Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.
שירו ליהוה ברכו שמו בשרו מיום ליום ישועתו׃
Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
ספרו בגוים כבודו בכל העמים נפלאותיו׃
Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
כי גדול יהוה ומהלל מאד נורא הוא על כל אלהים׃
Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
כי כל אלהי העמים אלילים ויהוה שמים עשה׃
Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
הוד והדר לפניו עז ותפארת במקדשו׃
Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
הבו ליהוה משפחות עמים הבו ליהוה כבוד ועז׃
Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
הבו ליהוה כבוד שמו שאו מנחה ובאו לחצרותיו׃
Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.
השתחוו ליהוה בהדרת קדש חילו מפניו כל הארץ׃
Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.
אמרו בגוים יהוה מלך אף תכון תבל בל תמוט ידין עמים במישרים׃
Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
ישמחו השמים ותגל הארץ ירעם הים ומלאו׃
Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
יעלז שדי וכל אשר בו אז ירננו כל עצי יער׃
Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, Ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
לפני יהוה כי בא כי בא לשפט הארץ ישפט תבל בצדק ועמים באמונתו׃