Psalms 95

Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
לכו נרננה ליהוה נריעה לצור ישענו׃
Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
נקדמה פניו בתודה בזמרות נריע לו׃
Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
כי אל גדול יהוה ומלך גדול על כל אלהים׃
Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
אשר בידו מחקרי ארץ ותועפות הרים לו׃
Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
אשר לו הים והוא עשהו ויבשת ידיו יצרו׃
Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
באו נשתחוה ונכרעה נברכה לפני יהוה עשנו׃
Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
כי הוא אלהינו ואנחנו עם מרעיתו וצאן ידו היום אם בקלו תשמעו׃
Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
אל תקשו לבבכם כמריבה כיום מסה במדבר׃
Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.
אשר נסוני אבותיכם בחנוני גם ראו פעלי׃
Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
ארבעים שנה אקוט בדור ואמר עם תעי לבב הם והם לא ידעו דרכי׃
Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
אשר נשבעתי באפי אם יבאון אל מנוחתי׃