Psalms 87

Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
לבני קרח מזמור שיר יסודתו בהררי קדש׃
La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
אהב יהוה שערי ציון מכל משכנות יעקב׃
Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
נכבדות מדבר בך עיר האלהים סלה׃
Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.
אזכיר רהב ובבל לידעי הנה פלשת וצור עם כוש זה ילד שם׃
Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
ולציון יאמר איש ואיש ילד בה והוא יכוננה עליון׃
La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
יהוה יספר בכתוב עמים זה ילד שם סלה׃
Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
ושרים כחללים כל מעיני בך׃