Psalms 44

Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
למנצח לבני קרח משכיל אלהים באזנינו שמענו אבותינו ספרו לנו פעל פעלת בימיהם בימי קדם׃
Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
אתה ידך גוים הורשת ותטעם תרע לאמים ותשלחם׃
Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo, Ĉar Vi ilin favoris.
כי לא בחרבם ירשו ארץ וזרועם לא הושיעה למו כי ימינך וזרועך ואור פניך כי רציתם׃
Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
אתה הוא מלכי אלהים צוה ישועות יעקב׃
Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
בך צרינו ננגח בשמך נבוס קמינו׃
Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
כי לא בקשתי אבטח וחרבי לא תושיעני׃
Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
כי הושעתנו מצרינו ומשנאינו הבישות׃
Dion ni gloros ĉiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
באלהים הללנו כל היום ושמך לעולם נודה סלה׃
Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
אף זנחת ותכלימנו ולא תצא בצבאותינו׃
Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
תשיבנו אחור מני צר ומשנאינו שסו למו׃
Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
תתננו כצאן מאכל ובגוים זריתנו׃
Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
תמכר עמך בלא הון ולא רבית במחיריהם׃
Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
תשימנו חרפה לשכנינו לעג וקלס לסביבותינו׃
Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
תשימנו משל בגוים מנוד ראש בל אמים׃
Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, Kaj honto kovras mian vizaĝon,
כל היום כלמתי נגדי ובשת פני כסתני׃
Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
מקול מחרף ומגדף מפני אויב ומתנקם׃
Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
כל זאת באתנו ולא שכחנוך ולא שקרנו בבריתך׃
Ne retiriĝis nia koro, Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
לא נסוג אחור לבנו ותט אשרינו מני ארחך׃
Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
כי דכיתנו במקום תנים ותכס עלינו בצלמות׃
Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
אם שכחנו שם אלהינו ונפרש כפינו לאל זר׃
Ĉu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
הלא אלהים יחקר זאת כי הוא ידע תעלמות לב׃
Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
כי עליך הרגנו כל היום נחשבנו כצאן טבחה׃
Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
עורה למה תישן אדני הקיצה אל תזנח לנצח׃
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
למה פניך תסתיר תשכח ענינו ולחצנו׃
Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; Nia korpo kliniĝis al la tero.
כי שחה לעפר נפשנו דבקה לארץ בטננו׃
Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.
קומה עזרתה לנו ופדנו למען חסדך׃