Psalms 33

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.
רננו צדיקים ביהוה לישרים נאוה תהלה׃
Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
הודו ליהוה בכנור בנבל עשור זמרו לו׃
Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.
שירו לו שיר חדש היטיבו נגן בתרועה׃
Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
כי ישר דבר יהוה וכל מעשהו באמונה׃
Li amas justecon kaj juĝon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
אהב צדקה ומשפט חסד יהוה מלאה הארץ׃
Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
בדבר יהוה שמים נעשו וברוח פיו כל צבאם׃
Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.
כנס כנד מי הים נתן באצרות תהומות׃
Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
ייראו מיהוה כל הארץ ממנו יגורו כל ישבי תבל׃
Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis.
כי הוא אמר ויהי הוא צוה ויעמד׃
La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
יהוה הפיר עצת גוים הניא מחשבות עמים׃
La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
עצת יהוה לעולם תעמד מחשבות לבו לדר ודר׃
Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
אשרי הגוי אשר יהוה אלהיו העם בחר לנחלה לו׃
El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn.
משמים הביט יהוה ראה את כל בני האדם׃
De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
ממכון שבתו השגיח אל כל ישבי הארץ׃
Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
היצר יחד לבם המבין אל כל מעשיהם׃
La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
אין המלך נושע ברב חיל גבור לא ינצל ברב כח׃
Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
שקר הסוס לתשועה וברב חילו לא ימלט׃
Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,
הנה עין יהוה אל יראיו למיחלים לחסדו׃
Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
להציל ממות נפשם ולחיותם ברעב׃
Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
נפשנו חכתה ליהוה עזרנו ומגננו הוא׃
Ĉar pro Li ĝojas nia koro, Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
כי בו ישמח לבנו כי בשם קדשו בטחנו׃
Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.
יהי חסדך יהוה עלינו כאשר יחלנו לך׃