Psalms 24

Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
לדוד מזמור ליהוה הארץ ומלואה תבל וישבי בה׃
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
כי הוא על ימים יסדה ועל נהרות יכוננה׃
Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
מי יעלה בהר יהוה ומי יקום במקום קדשו׃
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
נקי כפים ובר לבב אשר לא נשא לשוא נפשי ולא נשבע למרמה׃
Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
ישא ברכה מאת יהוה וצדקה מאלהי ישעו׃
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
זה דור דרשו מבקשי פניך יעקב סלה׃
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
שאו שערים ראשיכם והנשאו פתחי עולם ויבוא מלך הכבוד׃
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
מי זה מלך הכבוד יהוה עזוז וגבור יהוה גבור מלחמה׃
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
שאו שערים ראשיכם ושאו פתחי עולם ויבא מלך הכבוד׃
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.
מי הוא זה מלך הכבוד יהוה צבאות הוא מלך הכבוד סלה׃