Psalms 148

Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto.
הללו יה הללו את יהוה מן השמים הללוהו במרומים׃
Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.
הללוהו כל מלאכיו הללוהו כל צבאו׃
Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.
הללוהו שמש וירח הללוהו כל כוכבי אור׃
Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.
הללוהו שמי השמים והמים אשר מעל השמים׃
Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
יהללו את שם יהוה כי הוא צוה ונבראו׃
Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.
ויעמידם לעד לעולם חק נתן ולא יעבור׃
Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;
הללו את יהוה מן הארץ תנינים וכל תהמות׃
Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;
אש וברד שלג וקיטור רוח סערה עשה דברו׃
Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;
ההרים וכל גבעות עץ פרי וכל ארזים׃
Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;
החיה וכל בהמה רמש וצפור כנף׃
Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;
מלכי ארץ וכל לאמים שרים וכל שפטי ארץ׃
Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.
בחורים וגם בתולות זקנים עם נערים׃
Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.
יהללו את שם יהוה כי נשגב שמו לבדו הודו על ארץ ושמים׃
Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!
וירם קרן לעמו תהלה לכל חסידיו לבני ישראל עם קרבו הללו יה׃