Psalms 14

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
למנצח לדוד אמר נבל בלבו אין אלהים השחיתו התעיבו עלילה אין עשה טוב׃
La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
יהוה משמים השקיף על בני אדם לראות היש משכיל דרש את אלהים׃
Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
הכל סר יחדו נאלחו אין עשה טוב אין גם אחד׃
Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
הלא ידעו כל פעלי און אכלי עמי אכלו לחם יהוה לא קראו׃
Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
שם פחדו פחד כי אלהים בדור צדיק׃
Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
עצת עני תבישו כי יהוה מחסהו׃
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
מי יתן מציון ישועת ישראל בשוב יהוה שבות עמו יגל יעקב ישמח ישראל׃