Psalms 135

Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,
הללו יה הללו את שם יהוה הללו עבדי יהוה׃
Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.
שעמדים בבית יהוה בחצרות בית אלהינו׃
Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
הללו יה כי טוב יהוה זמרו לשמו כי נעים׃
Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.
כי יעקב בחר לו יה ישראל לסגלתו׃
Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
כי אני ידעתי כי גדול יהוה ואדנינו מכל אלהים׃
Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
כל אשר חפץ יהוה עשה בשמים ובארץ בימים וכל תהומות׃
Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
מעלה נשאים מקצה הארץ ברקים למטר עשה מוצא רוח מאוצרותיו׃
Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.
שהכה בכורי מצרים מאדם עד בהמה׃
Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
שלח אתות ומפתים בתוככי מצרים בפרעה ובכל עבדיו׃
Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
שהכה גוים רבים והרג מלכים עצומים׃
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
לסיחון מלך האמרי ולעוג מלך הבשן ולכל ממלכות כנען׃
Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
ונתן ארצם נחלה נחלה לישראל עמו׃
Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
יהוה שמך לעולם יהוה זכרך לדר ודר׃
Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
כי ידין יהוה עמו ועל עבדיו יתנחם׃
La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
עצבי הגוים כסף וזהב מעשה ידי אדם׃
Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
פה להם ולא ידברו עינים להם ולא יראו׃
Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
אזנים להם ולא יאזינו אף אין יש רוח בפיהם׃
Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
כמוהם יהיו עשיהם כל אשר בטח בהם׃
Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
בית ישראל ברכו את יהוה בית אהרן ברכו את יהוה׃
Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
בית הלוי ברכו את יהוה יראי יהוה ברכו את יהוה׃
El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!
ברוך יהוה מציון שכן ירושלם הללו יה׃