Psalms 127

Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
שיר המעלות לשלמה אם יהוה לא יבנה בית שוא עמלו בוניו בו אם יהוה לא ישמר עיר שוא שקד שומר׃
Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
שוא לכם משכימי קום מאחרי שבת אכלי לחם העצבים כן יתן לידידו שנא׃
Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
הנה נחלת יהוה בנים שכר פרי הבטן׃
Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
כחצים ביד גבור כן בני הנעורים׃
Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.
אשרי הגבר אשר מלא את אשפתו מהם לא יבשו כי ידברו את אויבים בשער׃