Psalms 110

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
לדוד מזמור נאם יהוה לאדני שב לימיני עד אשית איביך הדם לרגליך׃
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
מטה עזך ישלח יהוה מציון רדה בקרב איביך׃
En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
עמך נדבת ביום חילך בהדרי קדש מרחם משחר לך טל ילדתיך׃
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
נשבע יהוה ולא ינחם אתה כהן לעולם על דברתי מלכי צדק׃
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
אדני על ימינך מחץ ביום אפו מלכים׃
Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando.
ידין בגוים מלא גויות מחץ ראש על ארץ רבה׃
Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
מנחל בדרך ישתה על כן ירים ראש׃