Psalms 105

Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
הודו ליהוה קראו בשמו הודיעו בעמים עלילותיו׃
Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
שירו לו זמרו לו שיחו בכל נפלאותיו׃
Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
התהללו בשם קדשו ישמח לב מבקשי יהוה׃
Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
דרשו יהוה ועזו בקשו פניו תמיד׃
Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
זכרו נפלאותיו אשר עשה מפתיו ומשפטי פיו׃
Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
זרע אברהם עבדו בני יעקב בחיריו׃
Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
הוא יהוה אלהינו בכל הארץ משפטיו׃
Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
זכר לעולם בריתו דבר צוה לאלף דור׃
Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
אשר כרת את אברהם ושבועתו לישחק׃
Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
ויעמידה ליעקב לחק לישראל ברית עולם׃
Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
לאמר לך אתן את ארץ כנען חבל נחלתכם׃
Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
בהיותם מתי מספר כמעט וגרים בה׃
Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
ויתהלכו מגוי אל גוי מממלכה אל עם אחר׃
Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
לא הניח אדם לעשקם ויוכח עליהם מלכים׃
Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
אל תגעו במשיחי ולנביאי אל תרעו׃
Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.
ויקרא רעב על הארץ כל מטה לחם שבר׃
Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
שלח לפניהם איש לעבד נמכר יוסף׃
Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,
ענו בכבל רגליו ברזל באה נפשו׃
Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
עד עת בא דברו אמרת יהוה צרפתהו׃
Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
שלח מלך ויתירהו משל עמים ויפתחהו׃
Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
שמו אדון לביתו ומשל בכל קנינו׃
Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
לאסר שריו בנפשו וזקניו יחכם׃
Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
ויבא ישראל מצרים ויעקב גר בארץ חם׃
Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
ויפר את עמו מאד ויעצמהו מצריו׃
Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
הפך לבם לשנא עמו להתנכל בעבדיו׃
Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
שלח משה עבדו אהרן אשר בחר בו׃
Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.
שמו בם דברי אתותיו ומפתים בארץ חם׃
Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
שלח חשך ויחשך ולא מרו את דבריו׃
Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
הפך את מימיהם לדם וימת את דגתם׃
Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
שרץ ארצם צפרדעים בחדרי מלכיהם׃
Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
אמר ויבא ערב כנים בכל גבולם׃
Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
נתן גשמיהם ברד אש להבות בארצם׃
Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
ויך גפנם ותאנתם וישבר עץ גבולם׃
Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
אמר ויבא ארבה וילק ואין מספר׃
Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
ויאכל כל עשב בארצם ויאכל פרי אדמתם׃
Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
ויך כל בכור בארצם ראשית לכל אונם׃
Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
ויוציאם בכסף וזהב ואין בשבטיו כושל׃
Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
שמח מצרים בצאתם כי נפל פחדם עליהם׃
Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
פרש ענן למסך ואש להאיר לילה׃
Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
שאל ויבא שלו ולחם שמים ישביעם׃
Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
פתח צור ויזובו מים הלכו בציות נהר׃
Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
כי זכר את דבר קדשו את אברהם עבדו׃
Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.
ויוצא עמו בששון ברנה את בחיריו׃
Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
ויתן להם ארצות גוים ועמל לאמים יירשו׃
Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!
בעבור ישמרו חקיו ותורתיו ינצרו הללו יה׃