Proverbs 27

Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.
אל תתהלל ביום מחר כי לא תדע מה ילד יום׃
Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.
יהללך זר ולא פיך נכרי ואל שפתיך׃
Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.
כבד אבן ונטל החול וכעס אויל כבד משניהם׃
Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?
אכזריות חמה ושטף אף ומי יעמד לפני קנאה׃
Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.
טובה תוכחת מגלה מאהבה מסתרת׃
Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
נאמנים פצעי אוהב ונעתרות נשיקות שונא׃
Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.
נפש שבעה תבוס נפת ונפש רעבה כל מר מתוק׃
Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
כצפור נודדת מן קנה כן איש נודד ממקומו׃
Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.
שמן וקטרת ישמח לב ומתק רעהו מעצת נפש׃
Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
רעך ורעה אביך אל תעזב ובית אחיך אל תבוא ביום אידך טוב שכן קרוב מאח רחוק׃
Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
חכם בני ושמח לבי ואשיבה חרפי דבר׃
Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
ערום ראה רעה נסתר פתאים עברו נענשו׃
Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
קח בגדו כי ערב זר ובעד נכריה חבלהו׃
Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto.
מברך רעהו בקול גדול בבקר השכים קללה תחשב לו׃
Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.
דלף טורד ביום סגריר ואשת מדונים נשתוה׃
Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.
צפניה צפן רוח ושמן ימינו יקרא׃
Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.
ברזל בברזל יחד ואיש יחד פני רעהו׃
Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.
נצר תאנה יאכל פריה ושמר אדניו יכבד׃
Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro.
כמים הפנים לפנים כן לב האדם לאדם׃
Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas.
שאול ואבדה לא תשבענה ועיני האדם לא תשבענה׃
Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.
מצרף לכסף וכור לזהב ואיש לפי מהללו׃
Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.
אם תכתוש את האויל במכתש בתוך הריפות בעלי לא תסור מעליו אולתו׃
Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn.
ידע תדע פני צאנך שית לבך לעדרים׃
Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.
כי לא לעולם חסן ואם נזר לדור דור׃
Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.
גלה חציר ונראה דשא ונאספו עשבות הרים׃
Ŝafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon.
כבשים ללבושך ומחיר שדה עתודים׃
Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.
ודי חלב עזים ללחמך ללחם ביתך וחיים לנערותיך׃