Proverbs 26

Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.
כשלג בקיץ וכמטר בקציר כן לא נאוה לכסיל כבוד׃
Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.
כצפור לנוד כדרור לעוף כן קללת חנם לא תבא׃
Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.
שוט לסוס מתג לחמור ושבט לגו כסילים׃
Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.
אל תען כסיל כאולתו פן תשוה לו גם אתה׃
Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.
ענה כסיל כאולתו פן יהיה חכם בעיניו׃
Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.
מקצה רגלים חמס שתה שלח דברים ביד כסיל׃
Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
דליו שקים מפסח ומשל בפי כסילים׃
Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.
כצרור אבן במרגמה כן נותן לכסיל כבוד׃
Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
חוח עלה ביד שכור ומשל בפי כסילים׃
Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.
רב מחולל כל ושכר כסיל ושכר עברים׃
Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.
ככלב שב על קאו כסיל שונה באולתו׃
Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
ראית איש חכם בעיניו תקוה לכסיל ממנו׃
Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
אמר עצל שחל בדרך ארי בין הרחבות׃
Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
הדלת תסוב על צירה ועצל על מטתו׃
Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.
טמן עצל ידו בצלחת נלאה להשיבה אל פיו׃
Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.
חכם עצל בעיניו משבעה משיבי טעם׃
Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
מחזיק באזני כלב עבר מתעבר על ריב לא לו׃
Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,
כמתלהלה הירה זקים חצים ומות׃
Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.
כן איש רמה את רעהו ואמר הלא משחק אני׃
Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.
באפס עצים תכבה אש ובאין נרגן ישתק מדון׃
Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
פחם לגחלים ועצים לאש ואיש מדונים לחרחר ריב׃
La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
דברי נרגן כמתלהמים והם ירדו חדרי בטן׃
Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.
כסף סיגים מצפה על חרש שפתים דלקים ולב רע׃
Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.
בשפתו ינכר שונא ובקרבו ישית מרמה׃
Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.
כי יחנן קולו אל תאמן בו כי שבע תועבות בלבו׃
Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.
תכסה שנאה במשאון תגלה רעתו בקהל׃
Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
כרה שחת בה יפל וגלל אבן אליו תשוב׃
Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.
לשון שקר ישנא דכיו ופה חלק יעשה מדחה׃