Proverbs 16

Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
לאדם מערכי לב ומיהוה מענה לשון׃
Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
כל דרכי איש זך בעיניו ותכן רוחות יהוה׃
Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
גל אל יהוה מעשיך ויכנו מחשבתיך׃
Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.
כל פעל יהוה למענהו וגם רשע ליום רעה׃
Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
תועבת יהוה כל גבה לב יד ליד לא ינקה׃
Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
בחסד ואמת יכפר עון וביראת יהוה סור מרע׃
Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
ברצות יהוה דרכי איש גם אויביו ישלם אתו׃
Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
טוב מעט בצדקה מרב תבואות בלא משפט׃
La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
לב אדם יחשב דרכו ויהוה יכין צעדו׃
Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.
קסם על שפתי מלך במשפט לא ימעל פיו׃
Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.
פלס ומאזני משפט ליהוה מעשהו כל אבני כיס׃
Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.
תועבת מלכים עשות רשע כי בצדקה יכון כסא׃
Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
רצון מלכים שפתי צדק ודבר ישרים יאהב׃
Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
חמת מלך מלאכי מות ואיש חכם יכפרנה׃
Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
באור פני מלך חיים ורצונו כעב מלקוש׃
Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
קנה חכמה מה טוב מחרוץ וקנות בינה נבחר מכסף׃
La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
מסלת ישרים סור מרע שמר נפשו נצר דרכו׃
Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
לפני שבר גאון ולפני כשלון גבה רוח׃
Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
טוב שפל רוח את עניים מחלק שלל את גאים׃
Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
משכיל על דבר ימצא טוב ובוטח ביהוה אשריו׃
Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
לחכם לב יקרא נבון ומתק שפתים יסיף לקח׃
Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
מקור חיים שכל בעליו ומוסר אולים אולת׃
La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
לב חכם ישכיל פיהו ועל שפתיו יסיף לקח׃
Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
צוף דבש אמרי נעם מתוק לנפש ומרפא לעצם׃
Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
יש דרך ישר לפני איש ואחריתה דרכי מות׃
Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.
נפש עמל עמלה לו כי אכף עליו פיהו׃
Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.
איש בליעל כרה רעה ועל שפתיו כאש צרבת׃
Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
איש תהפכות ישלח מדון ונרגן מפריד אלוף׃
Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
איש חמס יפתה רעהו והוליכו בדרך לא טוב׃
Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
עצה עיניו לחשב תהפכות קרץ שפתיו כלה רעה׃
Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.
עטרת תפארת שיבה בדרך צדקה תמצא׃
Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
טוב ארך אפים מגבור ומשל ברוחו מלכד עיר׃
Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.
בחיק יוטל את הגורל ומיהוה כל משפטו׃