Numbers 35

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:
וידבר יהוה אל משה בערבת מואב על ירדן ירחו לאמר׃
Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj.
צו את בני ישראל ונתנו ללוים מנחלת אחזתם ערים לשבת ומגרש לערים סביבתיהם תתנו ללוים׃
Kaj la urboj estos por ili por loĝi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por ĉiuj iliaj bezonoj de la vivo.
והיו הערים להם לשבת ומגרשיהם יהיו לבהמתם ולרכשם ולכל חיתם׃
Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe.
ומגרשי הערים אשר תתנו ללוים מקיר העיר וחוצה אלף אמה סביב׃
Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.
ומדתם מחוץ לעיר את פאת קדמה אלפים באמה ואת פאת נגב אלפים באמה ואת פאת ים אלפים באמה ואת פאת צפון אלפים באמה והעיר בתוך זה יהיה להם מגרשי הערים׃
Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifuĝo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.
ואת הערים אשר תתנו ללוים את שש ערי המקלט אשר תתנו לנס שמה הרצח ועליהם תתנו ארבעים ושתים עיר׃
La nombro de ĉiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.
כל הערים אשר תתנו ללוים ארבעים ושמנה עיר אתהן ואת מגרשיהן׃
La urbojn, kiujn vi donos el la posedaĵoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; ĉiu konforme al sia posedaĵo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.
והערים אשר תתנו מאחזת בני ישראל מאת הרב תרבו ומאת המעט תמעיטו איש כפי נחלתו אשר ינחלו יתן מעריו ללוים׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,
דבר אל בני ישראל ואמרת אלהם כי אתם עברים את הירדן ארצה כנען׃
tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.
והקריתם לכם ערים ערי מקלט תהיינה לכם ונס שמה רצח מכה נפש בשגגה׃
Kaj tiuj urboj estos ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaŭ ol li staros antaŭ la komunumo por juĝo.
והיו לכם הערים למקלט מגאל ולא ימות הרצח עד עמדו לפני העדה למשפט׃
Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifuĝo estu ĉe vi.
והערים אשר תתנו שש ערי מקלט תהיינה לכם׃
Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifuĝo ili estu.
את שלש הערים תתנו מעבר לירדן ואת שלש הערים תתנו בארץ כנען ערי מקלט תהיינה׃
Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la pasloĝanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifuĝo, por ke forkuru tien ĉiu, kiu mortigis homon senintence.
לבני ישראל ולגר ולתושב בתוכם תהיינה שש הערים האלה למקלט לנוס שמה כל מכה נפש בשגגה׃
Sed se per fera objekto li batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
ואם בכלי ברזל הכהו וימת רצח הוא מות יומת הרצח׃
Kaj se li batis lin per mana ŝtono, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
ואם באבן יד אשר ימות בה הכהו וימת רצח הוא מות יומת הרצח׃
Aŭ se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
או בכלי עץ יד אשר ימות בו הכהו וימת רצח הוא מות יומת הרצח׃
La venĝanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.
גאל הדם הוא ימית את הרצח בפגעו בו הוא ימיתנו׃
Se iu puŝis iun pro malamo aŭ sin kaŝinte ĵetis ion sur lin kaj ĉi tiu mortis,
ואם בשנאה יהדפנו או השליך עליו בצדיה וימת׃
aŭ se li malamike per sia mano batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton: li estas mortiginto; la venĝanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.
או באיבה הכהו בידו וימת מות יומת המכה רצח הוא גאל הדם ימית את הרצח בפגעו בו׃
Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin, aŭ se li ĵetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,
ואם בפתע בלא איבה הדפו או השליך עליו כל כלי בלא צדיה׃
aŭ se ŝtonon, de kiu oni povas morti, li ĵetis sur lin ne vidante, kaj ĉi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:
או בכל אבן אשר ימות בה בלא ראות ויפל עליו וימת והוא לא אויב לו ולא מבקש רעתו׃
tiam la komunumo devas juĝi inter la batinto kaj la venĝanto de la sango laŭ ĉi tiuj leĝoj;
ושפטו העדה בין המכה ובין גאל הדם על המשפטים האלה׃
kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la venĝanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifuĝo, kien li forkuris; kaj li devas loĝi tie ĝis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.
והצילו העדה את הרצח מיד גאל הדם והשיבו אתו העדה אל עיר מקלטו אשר נס שמה וישב בה עד מות הכהן הגדל אשר משח אתו בשמן הקדש׃
Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifuĝo, kien li forkuris,
ואם יצא יצא הרצח את גבול עיר מקלטו אשר ינוס שמה׃
kaj la venĝanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifuĝo kaj la venĝanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;
ומצא אתו גאל הדם מחוץ לגבול עיר מקלטו ורצח גאל הדם את הרצח אין לו דם׃
ĉar en sia urbo de rifuĝo li devas resti ĝis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedaĵo.
כי בעיר מקלטו ישב עד מות הכהן הגדל ואחרי מות הכהן הגדל ישוב הרצח אל ארץ אחזתו׃
Kaj tio estu por vi leĝa regulo en viaj generacioj, en ĉiuj viaj lokoj de loĝado.
והיו אלה לכם לחקת משפט לדרתיכם בכל מושבתיכם׃
Ĉiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto.
כל מכה נפש לפי עדים ירצח את הרצח ועד אחד לא יענה בנפש למות׃
Ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
ולא תקחו כפר לנפש רצח אשר הוא רשע למות כי מות יומת׃
Kaj ne prenu elaĉeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifuĝo, ke li povu reveni kaj loĝi sur sia tero antaŭ la morto de la pastro.
ולא תקחו כפר לנוס אל עיר מקלטו לשוב לשבת בארץ עד מות הכהן׃
Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi.
ולא תחניפו את הארץ אשר אתם בה כי הדם הוא יחניף את הארץ ולארץ לא יכפר לדם אשר שפך בה כי אם בדם שפכו׃
Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi loĝas kaj en kies mezo Mi restas; ĉar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.
ולא תטמא את הארץ אשר אתם ישבים בה אשר אני שכן בתוכה כי אני יהוה שכן בתוך בני ישראל׃