Numbers 29

Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi.
ובחדש השביעי באחד לחדש מקרא קדש יהיה לכם כל מלאכת עבדה לא תעשו יום תרועה יהיה לכם׃
Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
ועשיתם עלה לריח ניחח ליהוה פר בן בקר אחד איל אחד כבשים בני שנה שבעה תמימם׃
kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo;
ומנחתם סלת בלולה בשמן שלשה עשרנים לפר שני עשרנים לאיל׃
kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;
ועשרון אחד לכבש האחד לשבעת הכבשים׃
kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;
ושעיר עזים אחד חטאת לכפר עליכם׃
krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.
מלבד עלת החדש ומנחתה ועלת התמיד ומנחתה ונסכיהם כמשפטם לריח ניחח אשה ליהוה׃
Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;
ובעשור לחדש השביעי הזה מקרא קדש יהיה לכם ועניתם את נפשתיכם כל מלאכה לא תעשו׃
kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;
והקרבתם עלה ליהוה ריח ניחח פר בן בקר אחד איל אחד כבשים בני שנה שבעה תמימם יהיו לכם׃
kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;
ומנחתם סלת בלולה בשמן שלשה עשרנים לפר שני עשרנים לאיל האחד׃
po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;
עשרון עשרון לכבש האחד לשבעת הכבשים׃
unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.
שעיר עזים אחד חטאת מלבד חטאת הכפרים ועלת התמיד ומנחתה ונסכיהם׃
Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;
ובחמשה עשר יום לחדש השביעי מקרא קדש יהיה לכם כל מלאכת עבדה לא תעשו וחגתם חג ליהוה שבעת ימים׃
kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu;
והקרבתם עלה אשה ריח ניחח ליהוה פרים בני בקר שלשה עשר אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם יהיו׃
kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj;
ומנחתם סלת בלולה בשמן שלשה עשרנים לפר האחד לשלשה עשר פרים שני עשרנים לאיל האחד לשני האילם׃
kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj;
ועשרון עשרון לכבש האחד לארבעה עשר כבשים׃
kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
ושעיר עזים אחד חטאת מלבד עלת התמיד מנחתה ונסכה׃
Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
וביום השני פרים בני בקר שנים עשר אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם׃
kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
ומנחתם ונסכיהם לפרים לאילם ולכבשים במספרם כמשפט׃
kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.
ושעיר עזים אחד חטאת מלבד עלת התמיד ומנחתה ונסכיהם׃
Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
וביום השלישי פרים עשתי עשר אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם׃
kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
ומנחתם ונסכיהם לפרים לאילם ולכבשים במספרם כמשפט׃
kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
ושעיר חטאת אחד מלבד עלת התמיד ומנחתה ונסכה׃
Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
וביום הרביעי פרים עשרה אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם׃
ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
מנחתם ונסכיהם לפרים לאילם ולכבשים במספרם כמשפט׃
kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
ושעיר עזים אחד חטאת מלבד עלת התמיד מנחתה ונסכה׃
Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
וביום החמישי פרים תשעה אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם׃
kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
ומנחתם ונסכיהם לפרים לאילם ולכבשים במספרם כמשפט׃
kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
ושעיר חטאת אחד מלבד עלת התמיד ומנחתה ונסכה׃
Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
וביום הששי פרים שמנה אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם׃
kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
ומנחתם ונסכיהם לפרים לאילם ולכבשים במספרם כמשפט׃
kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
ושעיר חטאת אחד מלבד עלת התמיד מנחתה ונסכיה׃
Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
וביום השביעי פרים שבעה אילם שנים כבשים בני שנה ארבעה עשר תמימם׃
kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
ומנחתם ונסכהם לפרים לאילם ולכבשים במספרם כמשפטם׃
kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
ושעיר חטאת אחד מלבד עלת התמיד מנחתה ונסכה׃
En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
ביום השמיני עצרת תהיה לכם כל מלאכת עבדה לא תעשו׃
kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
והקרבתם עלה אשה ריח ניחח ליהוה פר אחד איל אחד כבשים בני שנה שבעה תמימם׃
ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
מנחתם ונסכיהם לפר לאיל ולכבשים במספרם כמשפט׃
kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
ושעיר חטאת אחד מלבד עלת התמיד ומנחתה ונסכה׃
Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj.
אלה תעשו ליהוה במועדיכם לבד מנדריכם ונדבתיכם לעלתיכם ולמנחתיכם ולנסכיכם ולשלמיכם׃
Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
ויאמר משה אל בני ישראל ככל אשר צוה יהוה את משה׃