Numbers 28

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.
צו את בני ישראל ואמרת אלהם את קרבני לחמי לאשי ריח ניחחי תשמרו להקריב לי במועדו׃
Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon.
ואמרת להם זה האשה אשר תקריבו ליהוה כבשים בני שנה תמימם שנים ליום עלה תמיד׃
Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;
את הכבש אחד תעשה בבקר ואת הכבש השני תעשה בין הערבים׃
kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.
ועשירית האיפה סלת למנחה בלולה בשמן כתית רביעת ההין׃
Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.
עלת תמיד העשיה בהר סיני לריח ניחח אשה ליהוה׃
Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo.
ונסכו רביעת ההין לכבש האחד בקדש הסך נסך שכר ליהוה׃
Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
ואת הכבש השני תעשה בין הערבים כמנחת הבקר וכנסכו תעשה אשה ריח ניחח ליהוה׃
Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj ĝian verŝoferon;
וביום השבת שני כבשים בני שנה תמימם ושני עשרנים סלת מנחה בלולה בשמן ונסכו׃
tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.
עלת שבת בשבתו על עלת התמיד ונסכה׃
Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn;
ובראשי חדשיכם תקריבו עלה ליהוה פרים בני בקר שנים ואיל אחד כבשים בני שנה שבעה תמימם׃
kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo;
ושלשה עשרנים סלת מנחה בלולה בשמן לפר האחד ושני עשרנים סלת מנחה בלולה בשמן לאיל האחד׃
kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.
ועשרן עשרון סלת מנחה בלולה בשמן לכבש האחד עלה ריח ניחח אשה ליהוה׃
Kaj iliaj verŝoferoj estu: duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro.
ונסכיהם חצי ההין יהיה לפר ושלישת ההין לאיל ורביעת ההין לכבש יין זאת עלת חדש בחדשו לחדשי השנה׃
Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia verŝofero.
ושעיר עזים אחד לחטאת ליהוה על עלת התמיד יעשה ונסכו׃
Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.
ובחדש הראשון בארבעה עשר יום לחדש פסח ליהוה׃
Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn.
ובחמשה עשר יום לחדש הזה חג שבעת ימים מצות יאכל׃
En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
ביום הראשון מקרא קדש כל מלאכת עבדה לא תעשו׃
kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;
והקרבתם אשה עלה ליהוה פרים בני בקר שנים ואיל אחד ושבעה כבשים בני שנה תמימם יהיו לכם׃
kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virŝafo;
ומנחתם סלת בלולה בשמן שלשה עשרנים לפר ושני עשרנים לאיל תעשו׃
po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj;
עשרון עשרון תעשה לכבש האחד לשבעת הכבשים׃
kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.
ושעיר חטאת אחד לכפר עליכם׃
Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.
מלבד עלת הבקר אשר לעלת התמיד תעשו את אלה׃
Tiel faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun ĝia verŝofero.
כאלה תעשו ליום שבעת ימים לחם אשה ריח ניחח ליהוה על עולת התמיד יעשה ונסכו׃
Kaj en la sepa tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.
וביום השביעי מקרא קדש יהיה לכם כל מלאכת עבדה לא תעשו׃
Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
וביום הבכורים בהקריבכם מנחה חדשה ליהוה בשבעתיכם מקרא קדש יהיה לכם כל מלאכת עבדה לא תעשו׃
kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: du bovidojn, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn;
והקרבתם עולה לריח ניחח ליהוה פרים בני בקר שנים איל אחד שבעה כבשים בני שנה׃
kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;
ומנחתם סלת בלולה בשמן שלשה עשרנים לפר האחד שני עשרנים לאיל האחד׃
po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;
עשרון עשרון לכבש האחד לשבעת הכבשים׃
unu virkapron, por pekliberigi vin.
שעיר עזים אחד לכפר עליכם׃
Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion; sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.
מלבד עלת התמיד ומנחתו תעשו תמימם יהיו לכם ונסכיהם׃