Nehemiah 12

Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj kun Jeŝua: Ŝeraja, Jeremia, Ezra,
ואלה הכהנים והלוים אשר עלו עם זרבבל בן שאלתיאל וישוע שריה ירמיה עזרא׃
Amarja, Maluĥ, Ĥatuŝ,
אמריה מלוך חטוש׃
Ŝeĥanja, Reĥum, Meremot,
שכניה רחם מרמת׃
Ido, Ginton, Abija,
עדוא גנתוי אביה׃
Mijamin, Maadja, Bilga,
מימין מעדיה בלגה׃
Ŝemaja, Jojarib, Jedaja,
שמעיה ויויריב ידעיה׃
Salu, Amok, Ĥilkija, Jedaja. Tio estas la ĉefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jeŝua.
סלו עמוק חלקיה ידעיה אלה ראשי הכהנים ואחיהם בימי ישוע׃
Kaj la Levidoj: Jeŝua, Binuj, Kadmiel, Ŝerebja, Jehuda, Matanja, super la laŭdkantoj, li kaj liaj fratoj;
והלוים ישוע בנוי קדמיאל שרביה יהודה מתניה על הידות הוא ואחיו׃
kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, deĵoris kun ili.
ובקבקיה וענו אחיהם לנגדם למשמרות׃
Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon, Eljaŝib naskigis Jojadan,
וישוע הוליד את יויקים ויויקים הוליד את אלישיב ואלישיב את יוידע׃
Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.
ויוידע הוליד את יונתן ויונתן הוליד את ידוע׃
En la tempo de Jojakim estis pastroj ĉefoj de patrodomoj: de la domo de Seraja: Meraja; de la domo de Jeremia: Ĥananja;
ובימי יויקים היו כהנים ראשי האבות לשריה מריה לירמיה חנניה׃
de la domo de Ezra: Meŝulam; de la domo de Amarja: Jehoĥanan;
לעזרא משלם לאמריה יהוחנן׃
de la domo de Meliĥu: Jonatan; de la domo de Ŝebanja: Jozef;
למלוכי יונתן לשבניה יוסף׃
de la domo de Ĥarim: Adna; de la domo de Merajot: Ĥelkaj;
לחרם עדנא למריות חלקי׃
de la domo de Ido: Zeĥarja; de la domo de Ginton: Meŝulam;
לעדיא זכריה לגנתון משלם׃
de la domo de Abija: Ziĥri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja: Piltaj;
לאביה זכרי למנימין למועדיה פלטי׃
de la domo de Bilga: Ŝamua; de la domo de Ŝemaja: Jehonatan;
לבלגה שמוע לשמעיה יהונתן׃
de la domo de Jojarib: Matnaj; de la domo de Jedaja: Uzi;
וליויריב מתני לידעיה עזי׃
de la domo de Salaj: Kalaj; de la domo de Amok: Eber;
לסלי קלי לעמוק עבר׃
de la domo de Ĥilkija: Ĥaŝabja; de la domo de Jedaja: Netanel.
לחלקיה חשביה לידעיה נתנאל׃
El la Levidoj estis enskribitaj la ĉefoj de patrodomoj en la tempo de Eljaŝib, Jojada, Joĥanan, kaj Jadua; la pastroj dum la reĝado de Dario la Persa.
הלוים בימי אלישיב יוידע ויוחנן וידוע כתובים ראשי אבות והכהנים על מלכות דריוש הפרסי׃
La Levidoj, ĉefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko ĝis la tempo de Joĥanan, filo de Eljaŝib.
בני לוי ראשי האבות כתובים על ספר דברי הימים ועד ימי יוחנן בן אלישיב׃
La ĉefoj de la Levidoj: Ĥaŝabja, Ŝerebja, Jeŝua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la laŭdkantoj, laŭ la aranĝo de David, la homo de Dio, laŭ deĵorpartoj.
וראשי הלוים חשביה שרביה וישוע בן קדמיאל ואחיהם לנגדם להלל להודות במצות דויד איש האלהים משמר לעמת משמר׃
Matanja, Bakbukja, Obadja, Meŝulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj deĵoris en la provizejoj ĉe la pordegoj.
מתניה ובקבקיה עבדיה משלם טלמון עקוב שמרים שוערים משמר באספי השערים׃
Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Neĥemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.
אלה בימי יויקים בן ישוע בן יוצדק ובימי נחמיה הפחה ועזרא הכהן הסופר׃
Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
ובחנכת חומת ירושלם בקשו את הלוים מכל מקומתם להביאם לירושלם לעשת חנכה ושמחה ובתודות ובשיר מצלתים נבלים ובכנרות׃
Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono ĉirkaŭ Jerusalem kaj el la vilaĝoj de la Netofaanoj,
ויאספו בני המשררים ומן הככר סביבות ירושלם ומן חצרי נטפתי׃
el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem.
ומבית הגלגל ומשדות גבע ועזמות כי חצרים בנו להם המשררים סביבות ירושלם׃
Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.
ויטהרו הכהנים והלוים ויטהרו את העם ואת השערים ואת החומה׃
Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn ĥorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, ĉe la Pordego de Sterko.
ואעלה את שרי יהודה מעל לחומה ואעמידה שתי תודת גדולת ותהלכת לימין מעל לחומה לשער האשפת׃
Kaj post ili iris Hoŝaja, kaj duono de la estroj de Judujo,
וילך אחריהם הושעיה וחצי שרי יהודה׃
kaj Azarja, Ezra, Meŝulam,
ועזריה עזרא ומשלם׃
Jehuda, Benjamen, Ŝemaja, kaj Jeremia.
יהודה ובנימן ושמעיה וירמיה׃
El la pastridoj kun trumpetoj: Zeĥarja, filo de Jonatan, filo de Ŝemaja, filo de Matanja, filo de Miĥaja, filo de Zakur, filo de Asaf;
ומבני הכהנים בחצצרות זכריה בן יונתן בן שמעיה בן מתניה בן מיכיה בן זכור בן אסף׃
kaj liaj fratoj: Ŝemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, Ĥanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaŭ ili estis Ezra, la skribisto.
ואחיו שמעיה ועזראל מללי גללי מעי נתנאל ויהודה חנני בכלי שיר דויד איש האלהים ועזרא הסופר לפניהם׃
Apud la Pordego de la Fonto, kontraŭ ĝi, ili iris sur la ŝtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj ĝis la Pordego de la Akvo oriente.
ועל שער העין ונגדם עלו על מעלות עיר דויד במעלה לחומה מעל לבית דויד ועד שער המים מזרח׃
La dua ĥoro iris kontraŭe de ili, kaj post ĝi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj ĝis la Larĝa Murego,
והתודה השנית ההולכת למואל ואני אחריה וחצי העם מעל להחומה מעל למגדל התנורים ועד החומה הרחבה׃
al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fiŝoj, al la turo de Ĥananel, al la turo Mea, ĝis la Pordego de Ŝafoj; kaj ili haltis ĉe la Pordego de la Malliberejo.
ומעל לשער אפרים ועל שער הישנה ועל שער הדגים ומגדל חננאל ומגדל המאה ועד שער הצאן ועמדו בשער המטרה׃
Kaj ambaŭ ĥoroj haltis ĉe la domo de Dio, ankaŭ mi kaj duono de la estroj kun mi,
ותעמדנה שתי התודת בבית האלהים ואני וחצי הסגנים עמי׃
kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Miĥaja, Eljoenaj, Zeĥarja, Ĥananja, kun trumpetoj,
והכהנים אליקים מעשיה מנימין מיכיה אליועיני זכריה חנניה בחצצרות׃
kaj Maaseja, Ŝemaja, Eleazar, Uzi, Jehoĥanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj laŭte kantis la kantistoj; ilia ĉefo estis Jizraĥja.
ומעשיה ושמעיה ואלעזר ועזי ויהוחנן ומלכיה ועילם ועזר וישמיעו המשררים ויזרחיה הפקיד׃
Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; ĉar Dio ĝojigis ilin per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime.
ויזבחו ביום ההוא זבחים גדולים וישמחו כי האלהים שמחם שמחה גדולה וגם הנשים והילדים שמחו ותשמע שמחת ירושלם מרחוק׃
Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la ĉambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaaĵoj, la dekonaĵoj, por kolekti en tiuj ĉambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; ĉar la Judoj ĝojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
ויפקדו ביום ההוא אנשים על הנשכות לאוצרות לתרומות לראשית ולמעשרות לכנוס בהם לשדי הערים מנאות התורה לכהנים וללוים כי שמחת יהודה על הכהנים ועל הלוים העמדים׃
Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.
וישמרו משמרת אלהיהם ומשמרת הטהרה והמשררים והשערים כמצות דויד שלמה בנו׃
Ĉar ankaŭ antaŭe, en la tempo de David kaj Asaf, estis ĉefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.
כי בימי דויד ואסף מקדם ראש המשררים ושיר תהלה והדות לאלהים׃
Ĉiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Neĥemja donadis partojn ĉiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
וכל ישראל בימי זרבבל ובימי נחמיה נתנים מניות המשררים והשערים דבר יום ביומו ומקדשים ללוים והלוים מקדשים לבני אהרן׃